Romia provinco

En Romio, la provincoj estis teritoriaj subdividoj ekster Italio.

Mapo de provincoj de la Romia Imperio en 116.

Ili aperis okaze de la Punikaj Militoj, kiam la Romia Respubliko etendiĝis ekster la itala duoninsulo, kaj la nombro de la romiaj provincoj ne ĉesis kreski. Fine de la Respubliko, same en la Frua Imperio, la provincoj estis la plej gravaj administraj subdividoj de la teritorio. Ilia nombro atingis kvardekon sub la dinastio Severo. Diokleciano, en la tetrarkio, profunde reformis la teritorian administradon de la Imperio, multobligante la nombron de provincoj kaj kreante unuon superan al la provincoj, la diocezoj.

Listo de provincoj kreitaj de la Romia Respubliko

KreoNomo de la provincoHistorio
241 a.K.SicilioSicilio estis kokerita de la romianoj okaze de la unua Punika Milito kaj fariĝis la unua romia provinco.
227 a.K.Korsiko kaj SardinioKreo de pretoro por administri tiujn du insulojn, kiujn Kartago cedis al Romo en 234 a.K. post la milito de la Dungitaj Soldatoj.
197 a.K.Hispania CiteriorPost la romia venko kontraŭ Kartago okaze de la dua Punika Milito, la iberiaj teritorioj konkeritaj de Skipio Afrika estis dividitaj en du provincojn.
Hispania Ulterior
167 a.K.IlirioPost la Iliriaj Militoj en la 3-a jc a.K., la regiono estis fine konkerita okaze de la tria Makedonia Milito. Tamen necesis ankoraŭ cento da jaroj por ke la bordaj ilirianoj kaj la dalmatiaj triboj estu fine submetitaj.
146 a.K.MakedonioSekve de la kvara Makedonia Milito, la malnova antigonida reĝlando Makedonio fariĝis romia provinco.
146 a.K.Prokonsula AfrikoLa provinco estis kreita post la tria Punika Milito, en la jaro kiam Kartago estis detruita de Skipio Emiliano.
129 a.K.Prokonsula AzioLa regiono Pamfilio estis donita de la romianoj al la reĝlando de Pergamo ĝis 188 a.K. En 133 a.K., Atalo la 3-a de Pergamo testamentis al Romio siajn terbienojn, kiuj fariĝis romia provinco. Marko Antonio cedis parton de Pamfilio al la galato Amintaso kaj ĝi refariĝis romia provinco nur post lia morto.
Pamfilio
102 a.K.KilikioEn la 2-a jc, Kilikio fariĝis centro de piratoj, kaj por kontraŭi tiun minacon, Romio konsistigis per ĝi unu el siaj provincoj. Tamen, la piratoj estis forigitaj nur en 67 a.K., post kampanjo de Pompeo.
96 a.K.CirenioCirenio estis testamentita de Ptolemeo Apiono al Romio. La insulo Kreto estis al ĝi kunigita en 67 a.K., poste malligita de Julio Cezaro, denove kunigita de Marko Antonio, antaŭ ol parte cedi ĝin al Kleopatra la 6-a, la du provincoj estis definitive kunigitaj post la batalo de Aktio[1],[2],[3].
81 a.K.Ĉiflanka GaŭlioGiaj terbienoj estis romiaj de pli ol unu jarcento sed la provinco estis kreita nur en 81 a.K., poste enigita en 43/42 a.K. en Italio (regiono kun aparta statuto), de kiu ili konsistigas la regionoj 10 kaj 11.
74 a.K.Bitinio-PontoNikomedo la 4-a testamentis al Romio sian reĝlandon restarigita kelkajn jarojn antaŭe dank'al la romiaj legioj.
70 a.K.Narbona GaŭlioLa konkero komenciĝis en 120 a.K. sed la provinco ricevis sian oficialan statuton nur kun la paso de Pompeo en la jardefo de 70 a.K.[4].
67 a.K.KretoKreto estis aneksita inter 67 kaj 63 a.K., kaj estis asociita al Cirenio. Julio Cezaro apartigis ĝin disde Cirenio poste Marko Antonio denove kunigis la du regionoj antaŭ ol cedi keljajn jarojn poste parton de la insulo al Kleopatra la 6-a. Post la batalo de Aktio, la du provincoj estis definitive kunigitaj[1],[2],[3].
64 a.K.SirioMalnova reĝlando Seleŭkio, aneksita de Pompeo, okaze de la militoj kontraŭ Mitridato la 6-a de Ponto.
58 a.K.KiproKatono la pli juna organizis la aneksadon de la insulo testamentita de la ptolemea reĝlando Egiptio, poste ĝi estis konfidita al Kleopatra la 6-a de Marko Antonio. Ĝi refraiĝis romia post la batalo de Aktio.
51 a.K.Transalpa GaŭlioKonkeroj de Julio Cezaro en la Gaŭla Milito.
46 a.K.Africa Nova (Nova Afriko)Mallongtempa provinco, kreita de Julio Cezaro kaj denove ligita al Prokonsula Afriko de Aŭgusto Cezaro. Ĝi kovris la okcidentan parton de la provinco Prokonsula Afriko kaj parton de Numidio.
30 a.K.EgiptioReĝlando de la ptolemeoj, aneksita de Aŭgusto Cezaro sekve de la batalo de Aktio kaj je la morto de Kleopatra.

Frua Romia Imperio

Notoj kaj referencoj

Bibliografio

Verkoj
  • (2010) Rome et l'intégration de l'Empire (44 a.K.- Ĉ. 260 p.K.). Tomo 1. PUF, p. 480. ISBN 9782130448822.
  • Lefebvre, Sabine. (2011) L'administration de l'Empire romain de Auguste à Dioclétien. Armando Collin, p. 222. ISBN 978-2-200-35575-3.
  • Nicolet, Claude. (1978) Rome et la conquête du monde méditerranéen 264–27 a.K. (france). PUF, p. 940. ISBN 2-13-035850-0.
Artikoloj
Portalo pri Romio