Rudolf Steiner

filozofio, esoteristo kaj la idea kreinto de la Valdorfa pedagogio kaj antropozofio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rudolf Steiner (apartigilo)

Rudolf Joseph Lorenz STEINER (naskiĝis la 27-an de februaro 1861 en Donji Kraljevec (germane Nieder-Kraliewitz, hungare Murakirály), mortis la 30-an de marto 1925 en Dornach, Svislando) estis esoteristo, doktoro de filozofio kaj la idea kreinto de antropozofio kaj Valdorfa pedagogio.

Rudolf Steiner
kreinto de la Valdorfa pedagogio
kreinto de la Valdorfa pedagogio
Persona informo
Rudolf Steiner
NaskonomoRudolf Joseph Lorenz Steiner
Naskiĝo27-a de februaro 1861
en Donji Kraljevec, Kroata-Slavonia reĝlando,  Aŭstra imperio
Morto30-a de marto 1925
en Dornach, Svislando
TomboDornach vd
Religioantropozofio vd
Lingvojaŭstra-germanagermana vd
LoĝlokoAŭstrio-Hungario vd
ŜtatanecoAŭstra imperioSvislando vd
Alma materTeknika Universitato ĉe VienoUniversitato Rostock vd
Subskribo Rudolf Steiner
Memorigilo Rudolf Steiner
Familio
Edz(in)oMarie Steiner-von Sivers vd
Profesio
Okupookultisto • verkisto • esoteristo • poeto • muzikologo • koreografo • literaturkritikisto • aŭtobiografo • filozofoinstruistodramaturgo • fondinto • arkitekto • dizajnisto de juveloj vd
Laborkampoalternativa medicinometafizikookultismoteozofiokristanismofilozofioarto • jewelry design vd
Aktiva enBerlinoVieno vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Steiner naskiĝis en la kroata limzono de Aŭstrio-Hungario en familio de aŭstria fervojista oficisto. Li abiturientiĝis en gimnazio en Vieno. En 1889 Steiner finis universitatajn studojn en la fakoj matematiko, natursciencoj, filozofio, literaturo, psikologio kaj medicino. Per la disertacio La baza demando de la ekkonoteorio kun speciala konsidero de la scienca doktrino de Fichte li promociis en Rostock ĉe profesoro Heinrich von Stein.

En Vajmaro Steiner okupiĝis pri la eldono de la natursciencaj verkoj de Johann Wolfgang von Goethe kaj estis inter 1890 kaj 1897 kunlaboranto de la Goeto-Ŝilero-Arkivo. En Berlino li laboris kiel eldonisto, redaktoro, verkisto, prelegisto kaj instruis en laborista kleriga lernejo. En la jaro 1894 Steiner eldonis sian verkon La filozofio de libereco. Li fondis kulturcentron por diversaj artoj kaj por animsciencaj studoj kaj esploroj en Dornach proksime de Bazelo. Ĝi iĝis ankaŭ renkontejo por la tutmonda antropozofia movado kaj nomiĝas Goetheanum, kiun Steiner konstruigis laŭ propraj arkitektaj planoj. Tie oni ankaŭ nuntempe faras kuracadon per arto kaj novan kuracadon per danco nomita eŭritmio. Steiner laboris ankaŭ kiel pentristo kaj skulptisto. Liaj statuoj estis kreitaj en la spirito de antropozofia kristologio, ekzemple granda statuo de Kristo (la reprezentanto de la homo). Laŭ kristologio tra la mistero en Golgoto, la krucumado de Kristo kaj per la bapto en Jordano Dio enpaŝis en la homon Jesuon. La hejmo de la homo estas en ekstertera kaj spirita sfero.

Antropozofio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antropozofio.

Antropozofio (el la greka anthropos homo kaj sophia saĝeco) estas filozofio pri la homo en sia tuteco, scienco pri la esenco de la homo, kiun Steiner embrie prezentis en la libro Philosophie der Freiheit (La filozofio de libereco, 1894). Tio estas originala filozofio, memstara spiritoscienco, kiu apartiĝis el la teozofio kiel vojo al tuteca ekkono de la homa vivo.

Antropozofio koneksas kun kristana orientiĝo, ĝi enhavas elementojn de orienta filozofio, egiptajn kaj grekajn misterojn, naturmistikon, okultismon kaj erojn el la filozofio de Goethe.

Steiner mortis en la jaro 1925 en Dornach. La rezultoj de lia spiritoscienca laboro estas plu studataj kaj aplikataj en la antropozofia movado. Steiner estas markita kiel sciencisto de komence okulta, pli malfrue spirita. Li taksis sin mem laŭ konservitaj dokumentoj kiel sciencisto spirita. Kun lia nomo estas ligita ankaŭ la biologia-dinamika agrikulturo, la antropozofia kuracarto, eŭritmio, dramaturgio kaj la Valdorfa pedagogio.

La homan estaĵon Steiner priskribis sub diversaj aspektoj; fizikaj, mensaj kaj spiritaj, kreante fakon nomata socioterapio. Grava aspekto de tiu fako estas la priskribo de 12 sentumoj.

Antaŭ nelonge (en la jaro 2010) svisa reĝisoro produktis filmon pri la Steiner-movado (kaj la Valdorfa pedagogio) sub la titolo: Inter ĉielo kaj tero. En ĝi aperis kaj proparolantoj kaj kritikantoj de la esoterulo Rudolf Steiner.

Samtempuloj pri Rudolf Steiner

Kritikantoj

 Rudolf Steiner – la Jesuo Kristo por proletoj: eĉ li mem tute ne kredas, kion li deklamas. La Trionemulo deklaras per falsa voĉo: "La Sento, la Penso, la Volo, la Animo, la Spirito – kaj la Esto." Ĉio ĉi aĉaĵoj ege malbongustas, ne digesteblas por franca racio. 
— Kurt Tucholsky.[1]
 La personeco de R. Steiner ne estas komparebla kun la diktatorema cionisto Theodor Herzl. Steiner ne havis econ de gvidanto – sed lia vizaĝo elradiis hipnote per nigrebrunaj okuloj – ĝi estis alloga ne nur por inoj. 
— Stefan Zweig.[2]
 Steiner havis nenian scion pri la ne-eŭklida geometrio. Tute ne povas ekzisti ekstersensa percepto – ĝi estas fantaziaĵo. 
— Albert Einstein.[3]

Simpatiantoj kaj admirantoj

Rudolf Steiner havis, malgraŭ ĉiuj kritikantoj, ankaŭ simpatiantojn kaj admirantojn inter famaj samtempuloj. Albert Schweitzer ekzemple raportis pri speciala sento de spirita afineco, kiu ligis lin al Steiner ek de la unua persona renkontiĝo. La verkisto Christian Morgenstern iĝis entuziasma disĉiplo de Steiner, kiam li aŭdis kelkajn prelegojn en 1909. Li dediĉis al Steiner sian lastan postmorte en 1914 aperintan poemvolumon Wir fanden einen Pfad (Ni trovis padon) kaj eĉ proponis Steiner por la Nobel-premio pri paco.

 Tiu viro estas tre stranga fenomeno, kiun oni provu taksi serioze. Li anoncas kelkajn instruojn, al kiuj mi longtempe kredis, interalie ke ne allaseblas en nia tempo proponi religion plena de senpruvitaj veroj: kontraŭe, la religio devus esti scienco, kiun oni povas pruvi, ne plu validas kredi, sed scii. Plue oni akiru mem per firma, konscia kaj sistema pensado konojn pri la mondo de la spirito. Oni ne sidadu kiel revanta mistikulo, sed oni penadu vidi per sia tuta penskapablo la mondon, kiu ordinare estas kaŝita al ni. Tio estas vera kaj ĝusta, kaj krome ĉio estas ĉe li fidinda kaj sagaca sen ĉarlatanismo. Post kelkaj jaroj oni proklamos lian instruon el la ambonoj. 
— Selma Lagerlöf.[4]

Entute nur malmultaj samtempuloj estis indiferentaj al Steiner. Li havis fortan kaj ege polarigan efikon. Lia aŭskultantaro dividiĝis en adeptoj aŭ kontraŭuloj. La multaj impulsoj, kiujn Rudolf Steiner donis en diversaj kampoj, estis ĝenerale nur malmulte perceptitaj ekster la kunteksto de la antropozofio.

Steiner pri Esperanto

Steiner mem menciis Esperanton multfoje, elstarante ambaŭ la avantaĝojn kaj la limigojn :"La lingvo ne unualoke estas io kio deiras de la intelekto, la lingvo efektive estas rekte sentita sperto. De ĉi tio venus terure eksterigo de la homo, se ni enkondukus tian universalan lingvon kiel Esperanto aŭ ion de ĉi tiu speco en la sino de la homaro. Mi aŭdis en Esperanto bonegajn poemojn kun belega resono. Mi tute ne havas antaŭjuĝon kontraŭ ĝi, sed la sento, la animo kaj la vivanta estaĵo penetrante la lingvon, plejparte perdiĝus: kio [ĉiuokaze] ĉiam okazas kiam oni nur tradukus laŭvorte en alian lingvon[5].

"Ĉu ni konstruas frazojn en Esperanto, aŭ en la angla, germana, francan aŭ rusa, egalas. Kio gravas estas, ke ni trovas la eblecon alporti spiritan substancon en la rusa, germana, angla, franca kaj Esperanto[6].

Pro tiaj prikonsideroj kelkaj eŭritmistinoj[7] klopodis alproksimigi la esploradon de la eŭritmaj rimedoj de Esperanto, sisteme konsiderante la econ de konstruita lingvo. Laboro ĉiunuance samtempe en la ritmo kiel en la movado.[8].

Libroj en Esperanto

  • La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritoscienco. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2000. 41 paĝoj.
  • Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj? (Wie erlangt man Erkenntnisse der höheren Welten?) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2001. 157 paĝoj.
  • La okultoscienco en konturo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2001. 321 paĝoj.
  • La filozofio de libereco. (Die Philosophie der Freiheit.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 205 paĝoj.
  • La kvina evangelio. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 103 paĝoj.
  • Teozofio (Rudolf Steiner)|Teozofio. (Theosophie.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 151 paĝoj.
  • Antropozofia animkalendaro. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 45 paĝoj.
  • Verdirvortoj. (Wahrspruchworte.)Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 239 paĝoj.
  • Antropozofiaj gvidfrazoj. (Anthroposophische Leitsätze.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 249 paĝoj.
  • Kiel karmo efikas. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 27 paĝoj.
  • Kiel mi trovas la Kriston? Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 30 paĝoj.
  • Reenkarniĝo kaj karmo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 26 paĝoj.
  • Antropozofia kristologio. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2005. 320 paĝoj.
  • La gardanto de la sojlo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 105 paĝoj.
  • La kristanismo kiel mistika fakto kaj la misteroj de la antikveco. (Das Christentum als mystische Tatsache und die Mysterien des Altertums.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 126 paĝoj.
  • La pordo de inicado. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 124 paĝoj.
  • La provo de la animo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 105 paĝoj.
  • La spirita gvidado de la homo kaj de la homaro. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 62 paĝoj.
  • La vekiĝo de la animoj. (Der Seelen Erwachen.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 117 paĝoj.
  • Ĉeftrajtoj de ekkonoteorio de la goeta mondrigardo kun aparta konsidero al Ŝillero. (Grundlinien einer Erkenntnistheorie der Goetheschen Weltanschauung, mit besonderer Rücksicht auf Schiller.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 106 paĝoj.
  • El la akaŝo-kroniko. (Aus der Akasha-Chronik.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 168 paĝoj.
  • Kurso agrikultura. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 204 paĝoj.
  • La mistiko en la komenco de la novtempa spiritovivo kaj ĝia rilato al la moderna mondrigardo. (Die Mystik im Anfange des neuzeitlichen Geisteslebens und ihr Verhältnis zur modernen Weltanschauung.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 106 paĝoj.
  • La mondrigardo de Goeto. (Goethes Weltanschauung.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 148 paĝoj.
  • Vero kaj scienco. (Wahrheit und Wissenschaft.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 61 paĝoj.
  • La kernpunktoj de la socia demando. (Die Kernpunkte der sozialen Frage.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2010. 111 paĝoj.
  • La ŝtupoj de la supera ekkono. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2010. 49 paĝoj.
  • La sojlo de la spirita mondo. Aforismaj prezentoj. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 70 paĝoj.
  • Mia vivovojo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 332 paĝoj.
  • Praktika kulturo de la pensado. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 16 paĝoj.
  • Vojo al memekkono de la homo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 65 paĝoj.

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rudolf Steiner en la germana Vikipedio.

Fotogalerio

Vidu ankaŭ

Rilataj temoj

Eksteraj ligiloj