Willy Nüesch

Willy NÜESCH (naskiĝis la 9-an de majo 1927 en Diepoldsau, forpasis la 6-an de septembro 2018 en Hombrechtikon) estis svisa pastoro kaj Esperanto-tradukisto el la germana lingvo.

Willy Nüesch
Nüesch en 2006.
Nüesch en 2006.
Persona informo
Naskiĝo9-an de majo 1927 (1927-05-09)
en Diepoldsau
Morto6-an de septembro 2018 (2018-09-06) (91-jaraĝa)
en Hombrechtikon
LingvojEsperanto
ŜtatanecoSvislando
Okupo
Okupoesperantisto
vdr

Nüesch post universitataj kaj seminariaj studoj fariĝis en 1951 pastoro en la Komunumo de Kristanoj kaj laboris en tiu funkcio en Nürnberg, Zuriko, Essen kaj Rendsburg, ĝis kiam li alvenis en Berno. Ek de 2015 ĝis sia forpaso en 2018 li vivis en Hombrechtikon proksime de Zuriko.

Nüesch lernis Esperanton meze de la 1940-aj jaroj kaj trapasis la superan ekzamenon en 1946. Li tradukis kaj eldonis ĉefajn antropozofiajn verkojn de Rudolf Steiner (1861-1925) en Esperanton. Krome li nove tradukis i.a. la unuan kaj duan parton de Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe kaj aliajn verkojn de la germanlingva literaturo (el Conrad Ferdinand Meyer, Friedrich Schiller, Novalis kaj Christian Morgenstern).

En printempo 2018 Willy Nüesch elektiĝis pro siaj meritoj kiel tradukisto de la verkaro de Rudolf Steiner kaj aliaj gravaj svisaj aŭtoroj kiel honora membro de Svisa Esperanto-Societo.

Tradukoj

  • La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritoscienco. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2000. 41 paĝoj.
  • Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj? (Wie erlangt man Erkenntnisse der höheren Welten?) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2001. 157 paĝoj.
  • La okultoscienco en konturo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2001. 321 paĝoj.
  • La filozofio de libereco. (Die Philosophie der Freiheit.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 205 paĝoj.
  • La kvina evangelio. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 103 paĝoj.
  • Teozofio. (Theosophie.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 151 paĝoj.
  • Antropozofia animkalendaro. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 45 paĝoj.
  • Verdirvortoj. (Wahrspruchworte.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 239 paĝoj.
  • Antropozofiaj gvidfrazoj. (Anthroposophische Leitsätze.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 249 paĝoj.
  • Kiel karmo efikas. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 27 paĝoj.
  • Kiel mi trovas la Kriston? Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 30 paĝoj.
  • Reenkarniĝo kaj karmo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 26 paĝoj.
  • Antropozofia kristologio. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2005. 320 paĝoj.
  • La gardanto de la sojlo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 105 paĝoj.
  • La kristanismo kiel mistika fakto kaj la misteroj de la antikveco. (Das Christentum als mystische Tatsache und die Mysterien des Altertums.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 126 paĝoj.
  • La pordo de inicado. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 124 paĝoj.
  • La provo de la animo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 105 paĝoj.
  • La spirita gvidado de la homo kaj de la homaro. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 62 paĝoj.
  • La vekiĝo de la animoj. (Der Seelen Erwachen.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 117 paĝoj.
  • Ĉeftrajtoj de ekkonoteorio de la goeta mondrigardo kun aparta konsidero al Ŝillero. (Grundlinien einer Erkenntnistheorie der Goetheschen Weltanschauung, mit besonderer Rücksicht auf Schiller.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 106 paĝoj.
  • El la akaŝo-kroniko. (Aus der Akasha-Chronik.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 168 paĝoj.
  • Kurso agrikultura. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 204 paĝoj.
  • La mistiko en la komenco de la novtempa spiritovivo kaj ĝia rilato al la moderna mondrigardo. (Die Mystik im Anfange des neuzeitlichen Geisteslebens und ihr Verhältnis zur modernen Weltanschauung.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 106 paĝoj.
  • La mondrigardo de Goeto. (Goethes Weltanschauung.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 148 paĝoj.
  • Vero kaj scienco. (Wahrheit und Wissenschaft.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 61 paĝoj.
  • La kernpunktoj de la socia demando. (Die Kernpunkte der sozialen Frage.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2010. 111 paĝoj.
  • La ŝtupoj de la supera ekkono. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2010. 49 paĝoj.
  • La sojlo de la spirita mondo. Aforismaj prezentoj. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 70 paĝoj.
  • Mia vivovojo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 332 paĝoj.
  • Praktika kulturo de la pensado. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 16 paĝoj.
  • Vojo al memekkono de la homo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 65 paĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj