Ruud Lubbers

Rudolphus Franciscus Marie "Ruud" LUBBERS (* 7-a de majo 1939, Roterdamo - mortis la 14-an de februaro 2018) estis nederlanda ekonomikisto, entreprenisto kaj politikisto (Christen-Democratisch Appèl). De 1982 ĝis 1994 li estis ĉefministro de Nederlando. Poste li aktivis por la konservado de la naturo, la forigo de nukleaj armiloj kaj pozitiva alproksimiĝo al eksterlandanoj kaj rifuĝintoj.

Ruud Lubbers
Persona informo
Ruud Lubbers
NaskonomoRudolphus Franciscus Marie Lubbers
Naskiĝo7-an de majo 1939 (1939-05-07)
en Roterdamo
Morto14-an de februaro 2018 (2018-02-14) (78-jaraĝa)
en Roterdamo
TomboRoman Catholic cemetery St. Laurentius vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojnederlanda vd
ŜtatanecoReĝlando de Nederlando vd
Alma materErasmo-Universitato de Roterdamo • Canisius College, Nijmegen vd
PartioKristandemokrata Apelo • Katolika Popolpartio vd
Subskribo Ruud Lubbers
Familio
Edz(in)oRia Hoogeweegen vd
InfanojBart Lubbers vd
Profesio
Okupoekonomikistopolitikistodiplomato • entreprenisto • profesoro • pacaktivisto • universitata instruisto vd
Aktiva dum1962–2018 vd
Dum4-a de novembro 198222-a de aŭgusto 1994
AntaŭuloDries van Agt
SekvantoWim Kok
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lubbers naskiĝis en familio de entreprenistoj. Li frekventis lernejon de la jezuitoj kaj studis ekonomion en Roterdamo. En 1963 li transprenis la firmaon (pri konstruado kaj maŝinoj) de la patro, komune kun frato.

Li aliĝis al la katolika partio, kiu poste fariĝis parto de la kristandemokrata. En 1973-77 li servis kiel ministro pri ekonomio kaj en 1978 komencis esti ĉefo de la parlamenta frakcio. En 1982 li fariĝis ĉefministro kaj restis tio ĝis 1994, kun diversaj koaliciaj partneroj. Poste li profesoris en la universitato de Tilburg kaj aliloke.

Fine de 2000 Lubbers fariĝis alta komisiito pri rifuĝintoj, ĉe UN. Li helpis al pli bona financado de la organizaĵo, sed en 2005 li decidis demisii post ripetaj plendoj pri lia konduto al virinoj.

Kiam en 2006 oni en Nederlando bezonis novan registaron, la reĝino nomumis Lubbers taskumiton por enketi inter la parlamentaj frakcioj (informateur).