Sângeorgiu de Mureș

komunumo en Rumanio

Sângeorgiu de Mureș [sınĝorĝu de mureŝ], hungare Marosszentgyörgy [maroŝsentdjordj], estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Tofalău (Tófalva) kaj Cotuș (Csejd).

Sângeorgiu de Mureș
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
AlinomeMarosszentgyörgy (hungare)
Iama hungara departementoMaros-Torda
Situo, 24° 36′ O (mapo)46.57638888888924.60416666666746° 35′ N, 24° 36′ O (mapo)
Sângeorgiu de Mureș (Rumanio)
Sângeorgiu de Mureș (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro338 m
Poŝtkodo547530
Loĝantaro
– komunumo9 304 (en 2011)
– vilaĝo8 800 (en 2011; 7514 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA114426
vdr

Situo

Situo en la distrikto

Sângeorgiu de Mureș situas ĉe la nacia vojo DN15 inter Reghin kaj Târgu Mureș. Ankaŭ la fervoja linio inter tiuj du urboj preterpasas la vilaĝon, sed la plej proksimaj stacioj estas en Târgu Mureș (Nord) kaj Dumbrăvioara.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 1 952 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 7 120 (rumanoj, 62 % da hungaroj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). Ĝia katolika preĝejo havas pentritan lignan baldakenon el 81 kasonoj el la komenco de 1770-aj jaroj faritan de nekonata artisto.

Fonto

Gravaj personoj

Ĝemelaj urboj

Inter la ĝemelaj urboj de Sângeorgiu de Mureș estas

Literaturo

  • Nemes Gyula: Marosszentgyörgy történetéből, Mentor Kiadó, 2012.
  • Éneklő Marosszent-györgy; alcíme: Marosszentgyörgyi kórusok, ének-, hangszeres, hagyományőrző együttesek története (Impress Kiadó, Marosvásárhely, 2011).

Komunumoj pri Sankta Georgo en Transilvanio

La ceterajn en la Hungara reĝlando vidu ĉe: Bácsszentgyörgy!

CsíkszentgyörgyErdőszentgyörgyKarasszentgyörgyMarosszentgyörgy
MeszesszentgyörgyMonostorszentgyörgyOláhszentgyörgySepsiszentgyörgy
SzászszentgyörgySzentgyörgyvályaSztrigyszentgyörgyTárnokszentgyörgy
TorockószentgyörgyUzdiszentgyörgy

Eksteraj ligiloj