Sankta Johano (Antigvo kaj Barbudo)

61° 50′ 41″ U / 16.12111 °N, 61.84472 °U / 16.12111; -61.84472 (mapo)

Sankta Johano[1][2][3][4][5] (angle: Saint John’s) estas ĉefurbo, la plej granda urbo kaj havenurbo de Antigvo kaj Barbudo.

Sankta Johano
angle Saint John’s
Urbo
Strato en Sankta Johano
LandoAntigvo kaj Barbudo Antigvo kaj Barbudo
Supermara altecom s. m.
Koordinatoj16° 7′ 16″ N 61° 50′ 41″ U / 16.12111 °N, 61.84472 °U / 16.12111; -61.84472 (mapo)
Areo10 km² (1 000 ha)
Loĝantaro31 000
Denseco3 100 loĝ./km²
HorzonoECT (UTC−4)
Vikimedia Komunejo: St. John's, Antigua and Barbuda
Map
La urbo en 2011.
Katedralo de Sankta Johano

Situo

Sankta Johano situas en la norda parto de insulo Antigvo.

Historio

Ekde la brita koloniado 1632 Sankta Johano estas kvazaŭ ĉefurbo. En 1667 grandnombre alvenis sklavoj el Afriko. En 1689 pro granda vento pereis 18 ŝipoj. Tertremoj okazis en 1683 kaj en 1745. En 1704 fortikaĵo konstruiĝis. En 1769 pro incendio granda parto de la urbo neniiĝis. Admiralo Horatio Nelson en 1784 alvenis kaj estris en la urbo. Post la sendependiĝo en 1981 ĝi estas ĉefurbo de la lando. Ekde la komencaj jaroj tie funkcias la industriaĵoj. Nuntempe la urbo havas celon de la turistoj.

Vidindaĵoj

Referencoj