Saria

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

Saria (greke Σαρία) estas insulo en Grekio. Ĝi estas roka vulkana insulo, ĉe la norda pinto de insulo Karpathos, ilin dividas 100 m larĝa, 1,5 m profunda markolo. Tiu markolo formiĝis pro tertremo, antaŭ tio la du insuloj estis unuecaj.

Saria
insulo
AkvejoMediteraneo
InsularoDodekanesoj
Geografia situo, 27° 12′ 35″ O (mapo)35.85972222222227.20972222222263135° 51′ 35″ N, 27° 12′ 35″ O (mapo) f1
Saria (Grekio)
Saria (Grekio)
DEC

Map

Longo8 kmf2
Larĝo4,5 kmf3
Areo19 km² f4
Plej alta lokoPachy Vouno (Παχύ Βουνό)[1]
631 mf5
Loĝantaro(neloĝata)
vdr

Saria longas 8 km, larĝas ĝis 4,5 km kaj havas la surfacon de ĉ. 19 km². La roka kaj kava insulo havas pinton en 631 metroj.

Administre, ĝi estas parto de la komunumo de Olimpos.

La insulo estas fakte neloĝata, sed laŭ censo de 2001, loĝas tie 22 personoj. Oni paŝtis tie ŝafojn, kaprojn.

Tie apenaŭ vivas bestoj, plantoj, karakterizas ĝin rokaj klifoj. Tie nestas la kliffalko.

Oni trovis tie la ruinojn de la antikva urbo Nisiros.

Notoj