Sidney Poitier

Sir Sidney POITIER, OBI[1] (naskiĝinta la 20-an de februaro 1927, mortis la 6-an de januaro 2022) estis baham-usona aktoro, kinreĝisoro, aŭtoro kaj diplomato.

Sidney Poitier
Oskar-premiito
Persona informo
Sidney Poitier
Naskiĝo20-an de februaro 1927 (1927-02-20)
en Miamo
Morto6-an de januaro 2022 (2022-01-06) (94-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Religiodiismo vd
Etnoafrik-usonano vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsonoBahamoj vd
Familio
Edz(in)oJoanna Shimkus • Juanita Hardy vd
AmkunuloDiahann Carroll vd
InfanojSydney Tamiia Poitier vd
Profesio
Okupofilmaktoro • filmreĝisorodiplomato • aŭtobiografo • filmproduktoroverkistoaŭtoro • televida aktoro • teatra aktoro • aktoroteatra reĝisoro • televida produktoro • reĝisoro vd
Aktiva enBahamoj vd
Aktiva dum1943–2001 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Sidney Poitier (1997)

En 1964,[2] Poitier iĝis la unua Bahama kaj unua Afrik-usonano kiu ricevis Oskar-premion kiel plej bona aktoro,[3] pro sia rolo en Lilies of the Field.[4] La gravo de tiuj atingoj estis superita en 1967, kiam li stelulis en tri sukcesaj filmoj, ĉiuj el kiuj temas pri raso kaj rasismo: To Sir, with Love; In the Heat of the Night; kaj Guess Who's Coming to Dinner, kio faris lin la monhaviga stelulo de tiu jaro.[5] En 1999, la American Film Institute nomigis Poitier inter la plej Grandaj Viraj Steluloj el Ĉiuj Tempoj, range la 22a en la listo de 25.

Poitier reĝisoris nombrajn filmojn, kiaj A Piece of the Action, Uptown Saturday Night, Let's Do It Again, kun Bill Cosby; Stir Crazy, kie stelulis Richard Pryor kaj Gene Wilder; kaj Ghost Dad, ankaŭ kun Cosby. En 2002, 38 jarojn post ricevi la Oskar-premion al la plej bona aktoro, Poitier estis elektita de la Kinakademio por ricevi Honoran Oskar-premion, agnoske al sia "rimarkinda atingaro kiel artisto kaj homo."[6]

El 1997 al 2007, li servis kiel Bahama ambasadoro en Japanion.[7] La 12an de Aŭgusto, 2009, Poitier ricevis la Medalon de Libereco, nome plej alta civila honoro en Usono el Prezidento Barack Obama.[8]

Referencoj

Eksteraj ligiloj