Soong Ĉing-ling

Rosamond Soong Ch'ing-ling (27a de Januaro 1893 - 29a de Majo 1981) estis ĉina politikisto. Kiel la tria edzino de Sun Yat-sen, unu el la estroj de la Ksinhaja Revolucio de 1911 kiu establis la Respublikon Ĉinion, ŝi estis ofte referencata kiel Madame Sun Yat-sen (Sinjorino Sun Yat-sen, Edzino de Sun Yat-sen). Ŝi estis membro de la familio Soong kaj, kun siaj fratinoj, ludis gravan rolon en la ĉina politiko antaŭ kaj post 1949.

Soong Ĉing-ling
Persona informo
Naskiĝo27-an de januaro 1893 (1893-01-27)
en Ŝanhajo
Morto29-an de majo 1981 (1981-05-29) (88-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perleŭkemio vd
Tombograve of Soong Ching-ling vd
Lingvojĉinaangla vd
LoĝlokoPopola Respubliko Ĉinio vd
ŜtatanecoDinastio QingRespubliko ĈinioPopola Respubliko Ĉinio vd
Alma materMcTyeire School • Wesleyan College vd
PartioKomunista Partio de ĈinioKuomintango • Kuomintanga Revolucia Komitato vd
Subskribo Soong Ĉing-ling
Familio
PatroCharlie Soong vd
PatrinoNi Kwei-tseng vd
GefratojSoong Ai-ling • Soong May-ling • T. V. Soong • Soong Tse-an • T. L. Soong vd
Edz(in)oSun Jatsen vd
ParencojSun Fo • Sun Wan vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Laborkampocivitanaj rajtojpolitiko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Post la establado de la Popola Respubliko Ĉinio en 1949, ŝi tenis kelkajn elstarajn postenojn en la nova registaro, inklude tiun de Vicprezidento (1949–1954; 1959–1975) kaj Vicprezidento de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (1954–1959; 1975–1981), veturis eksterlande dum la komencaj 1950-aj jaroj, reprezentante sian landon en nombraj internaciaj eventoj. Dum la Kultura Revolucio, tamen, ŝi estis akre kritikita.[1] Post la elpurigo de la Prezidento Liu Shaoqi en 1968, ŝi kaj Dong Biwu kiel Vicprezidentoj iĝis de facto ŝtatestroj de Ĉinio ĝis 1972,[2] kiam Dong estis nomumita Fakta Prezidento. Soong survivis la politikan maltrankvilon dum la Kultura Revolucio, sed ŝi aperis malpli ofte post 1976. Kiel fakta prezidento de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso el 1976 ĝis 1978, Soong estis denove fakta ŝtatestro. Dum sia fina malsano en Majo 1981, ŝi ricevis la specialan titolon de "Honora Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko".

Notoj

Mao Zedong kun Nikita Ĥruŝĉov, Ho Ĉi Minh kaj Soong Ĉing-ling dum ŝtata bankedo en Pekino, 1959.

Bibliografio

  • Chang, Jung; Halliday, Jon (1986). Madame Sun Yat-Sen: Soong Ching-Ling. London, England: Penguin. ISBN 0-14-008455-X.
  • Epstein, Israel (1993). Woman in World History: The Life and Times of Soong Ching-ling. Beijing: China Intercontinental Press. ISBN 7-80005-161-7.
  • Hahn, Emily (1941). The Soong Sisters. New York, NY: Doubleday, Doran & Co.
  • Klein, Donald W.; Clark, Anne B. (1971). Biographic Dictionary of Chinese Communism, 1921–1965. 2. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 0-552-14108-9.
  • Seagrave, Sterling (1996). The Soong Dynasty. London, England: Corgi Books. ISBN 0-552-14108-9.