Johannes Xyloctetus

Johannes Ludwig Zimmermann (naskiĝis en 1490, mortis en 1526) estis svisa humanisto, latinisto, reformisto, kanonikulo, erudiciulo kaj religia estro. Li apartenis al familio de patricioj el Lucerno. En 1508, li studis en la Universitato de Bazelo, kie li bakalaŭriĝis kaj en 1524 li edziĝis al Margarethe Feer. Revante pri espero je kanonikeco en Beromünster, li estis nomumita kanoniko en la Preĝejo de Sankta Leodegaro en Lucerno (1504) kaj sacerdoto en 1513.

Johannes Xyloctetus
Svisa humanisto, reformisto kaj erudiciulo.
Svisa humanisto, reformisto kaj erudiciulo.
Persona informo
Naskiĝo1490
en Lucerno,   Svislando
Morto19-a de aŭgusto 1526
en Bazelo,   Svislando
Alma materUniversitato de Bazelo
vdr

En 1510 li indikiĝis kiel profesoro pri la latina en Lucerno kaj faris amikajn rilatojn ĉirkaŭ la humanistoj tiaj kiaj Joachimus Vadianus (1484-1551), Ulriko Zvinglo (1484-1531), Henricus Glareanus (1488-1563) kaj Oswald Myconius (1488-1552). Fine de 1524, lia sinteno en Lucerno iĝas neeltenebla kaŭze de liaj simpatioj al la reformacia demando. Li foriris al Bazelo kaj mortis pro pesto. Hans Holbein la Juna (1497-1543) omaĝis lin per portreto.[1]

Verkaro

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj