Starmania | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | rokopero | ||||
Honorigoj | Molière Award of the musical show • Q55598644 | ||||
| |||||
Starmania estas kanadfranca kiberpunka rokopero verkita en 1976 kun muziko de Michel Berger kaj libro kaj kantoteksto de Luc Plamondon. Ĝi debutis en 1978 kun studia disko de la kantoj, antaŭ ol ĝi komenciĝis en teatro en 1979. Pluraj de ĝiaj kantoj fariĝis parto de ĉiutaga franclingva popola kulturo, kaj helpis originalajn rolantojn Daniel Balavoine kaj Diane Dufresne populariĝi en Francio. Oni nun konsideras ĝin unu el la plej famaj rokaj operoj en la franca historio.
Angla versio kun kantoteksto de Tim Rice, kun la titolo Tycoon, komenciĝis kun la eldono de disko en 1992, en kiu ĉefrolis Kim Carnes, Celine Dion, Nina Hagen, Peter Kingsbery, Cyndi Lauper, Willy DeVille, Kevin Robinson, kaj Tom Jones.
Revena spektaklovojaĝo, kun reĝistoro Tom Jolly, estis anoncita en 2020 kaj laŭplane komenciĝos en Francio la 11an de novembro 2021, prokrastita al la 8a de novembro 2022, pro la kronvirusa pandemio.[1]
En 1978, ĝia unua disko eldoniĝis (en la franca), kun la subtitolo Starmania, ou la passion de Johnny Rockfort selon les évangiles télévisés ("Starmania aŭ la Pasio de Johnny Rockfort Laŭ la Televidaj Evangelioj") kun la ĉefaj roloj de Daniel Balavoine, Claude Dubois, Diane Dufresne, Nanette Workman, France Gall, Eric Esteve, kaj Fabienne Thibeault.
En 1979 la spektaklo havis teatran debuton en Parizo, kun ĉefrolantoj Balavoine, Étienne Chicot, Dufresne, Gall, kaj Thibeault, sekvita de kanadaj teatraĵoj en 1980 kaj 1986 kaj francaj reviviĝoj en 1988 kaj dum la 1990aj jaroj. La kanada teatraĵo de 1980 havis rolantaron kiu inkluzivis Francion Castel, Louise Forestier, Gilles Valiquette kaj Martine St-Clair.[2]
Céline Dion kantis kelkajn kantojn de la muzikalo en sia albumo Dion chante Plamondon en 1991.
En 1992, angla versio de la spektaklo estis kreita kun la eldono de la albumo Tycoon (Magnato), kun kantoteksto de Tim Rice kaj ĉefrolantoj Kim Carnes, Celine Dion, Nina Hagen, Peter Kingsbery, Cyndi Lauper, Willy Deville, Kevin Robinson, kaj Tom Jones. La usona debuto de Tycoon, kun angla kantoteksto, estis montrita ĉe la Vespermanĝa Teatro UTEP en El Paso, Teksaso en 1996, kaj Plamondon ĉeestis. Ĝi translokiĝis al Parizo kun la franca versio dum kelkaj monatoj.
En 2004, Starmania ricevis honoron kiel MasterWork de la Audio-Visual Preservation Trust of Canada (Aŭdvida Konserva Organizaĵo de Kanado).[3]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Starmania (musical) en la angla Vikipedio.