Steinhausen ZG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Steinhausen
Steinhausen
Blazono de Steinhausen
Rigardo de Zugerberg al Steinhausen kaj Zugo
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zugo
DistriktoNe estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj 47° 11′ 50″ N 8° 29′ 10″ O / 47.19722 °N, 8.48611 °O / 47.19722; 8.48611 (mapo) 8° 29′ 10″ O / 47.19722 °N, 8.48611 °O / 47.19722; 8.48611 (mapo)
Nombro de loĝantoj9001
Areo5,04 km²
Alteco427 m super marnivelo
Poŝtkodo6312
Komunumkodo{{{kodo}}}
vdr

Pri la komunumo

Steinhausen estas urbokomunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 9001 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Steinhausen situas inter la urbo Zugo kaj la zurika distrikto Affoltern ĉe la suda fino de la Albisĉeno.

Al la komunumo Steinhausen apartenas krom la vilaĝo Steinhausen mem ankaŭ la setlejoj Bann kaj Erli.

Limoj

Steinhausen limas en nordo al la komunumoj Knonau kaj Kappel ĉe Albis en Kantono Zuriko, en okcidento al Ĥamo, en sudo al la urbo Zugo kaj en okcidento al Baar.

Trafiko

Steinhausen havas stacidomon ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra la distrikto Affoltern al Zugo. La linio hodiaŭ estas servita de la antaŭurba trajnlinio S10 de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Steinhausen datiĝas el la jaro 1173 kiel Steinhusin. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Steinhausen estis kamparvoktejo de la urbo Zugo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj