Stromae

Belga komponisto, aŭtoro kaj kantisto

Paul Van Haver, pli konata sub la nomo Stromae (verlan por Maestro) (naskita la 12-an de marto 1985 en Etterbeek, Belgujo) estas belga kantaŭtoro, kiu venas el Laeken, Bruselo[1].

Stromae
Persona informo
NaskonomoPaul Van Haver
Naskiĝo12-an de marto 1985 (1985-03-12) (39-jaraĝa)
en Etterbeek
Lingvojfranca
ŜtatanecoBelgio
Okupo
Okupokantaŭtoro • repisto • diskografa artisto • muzikproduktisto
VerkojFormidable
Papaoutai
Alors on danse
Tous les mêmes
Cheese
Racine carrée Live
Racine carrée
Ta fête
Te Quiero
Carmen
Fils de joie
Santé
L'enfer
TTT
Retejohttp://www.stromae.com
vdr

Li ekfamiĝis en 2009 per sia kanzono Alors on danse (Do ni dancas) el la albumo Cheese (Fromaĝo). En 2013, lia albumo Racine carrée (kvadrata radiko) kiu estas komerce kaj laŭde sukceso, kun ŝlagroj kiel Papaoutai (Paĉjo kie estas vi) kaj Formidable (Grandega, eksterordinara) estis publikigita.

Stromae malaperas de la muzika scenejo post sia turneo, plenumante nur la aktivecon de produktanto. Li laboras paralele kiel stilisto por sia portpreta marko Mosaert.

Diskaro

Albumoj

  • 2010: Cheese
  • 2013: Racine carrée
  • 2022: Multitude

Videoj

  • 2015: Racine carrée Live (Kvartala radiko tujelsende)

Referencoj

Notoj

  • Tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo « Stromae » kaj de la okcitanlingva artikolo « Stromae »