Sukoró

Sukoró [ŝukorO] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Gárdony.

Kirko

Bazaj informoj

Situo

Sukoró situas sur malebenaĵo, inter monto Velence kaj lago Velence, laŭ traira flankovojo. Aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono preteriras. Székesfehérvár troviĝas je 17 km-oj.

Historio

La unua mencio devenis el 1270 en formo "Sokoró". La katolika preĝejo omaĝe al Ignaco Lojola konstruiĝis en 1768, la kalvinana preĝejo en 1702, kie okazis milita kunsido la 28-an de septembro de 1848. En la sekva tago inter Sukoró kaj Pákozd la hungara armeo venkis armeon de banuso Josip Jelačić.

Vilaĝservo estas restoracio.

Vidindaĵoj

Apud la vilaĝo arboreto troviĝas. La preĝejo en 1702 konstruiĝis kaj pligrandiĝis en 1787, la turo estas 22 m-ojn alta.