Tacito (imperiestro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tacito

Marko Klaŭdio Tacito Aŭgusto (en latino, Marcus Claudius Tacitus Augustus) (c. 200 - junio de 276), pli konata en la roma historiografio kiel Tacito estis roma imperiestro inter la 275 kaj la 276.

Tacito
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 200 (0200-01-01)
en Terno
Morto1-an de junio 276 (0276-06-01) (76-jaraĝa)
en Tyana
Mortis pronaturaj kialoj vd
ReligioRomia religio vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoRoma regno vd
Familio
GefratojFloriano vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Devenanta de senata familio de umbra origino, Tacito deĵoris kiel ordinara konsulo antaŭ sia surtroniĝo. Post mallonga interregno pro la murdo de Aŭreliano, li estis elektita imperiestro. En la provincoj de Malgrand-Azio, Tacito venkis la gotojn, kiuj konkeris kaj disrabis grandajn teritoriajn etendojn de Nigra Maro al Kilikio. Ses monatojn post lia akiro de la imperia potenco, li mortis en la urbo Tiana en Kapadocio.[1]

Biografio

La informoj pri la vivo de Tacito antaŭ ol supreniri al imperiestreco estas tre malprecizaj kaj malabundaj. Laŭ la informoj de la bizanca historiisto Zonaras kaj la Historia Augusta, en la momento kiam li estis proklamita imperiestro estis sepdek kvin aŭ sepdek ses jarojn aĝa, tial ni povas supozis ke li naskiĝis ĉirkaŭ la 200. Sed ankaŭ estas sufiĉe probable ke la rakontoj de la malnovaj historiistoj baziĝas nur sur la deziro montri respektindan aĝon al la senatano, kaj sekve, teorie, povus esti estinta multe pli juna. La Historia Augusta raportas ke Tacito naskiĝis en septembro kaj ke, dum sia regperiodo, li ordonis ŝanĝi la nomon de koncerna monato al «tacitus».[2]

Malmulte oni konas pri la kariero de Tácito. Nur oni scias kun certeco ke li okupis la postenon de ordinara konsulo apud la oficiro Julio Placidiano. Oni ankaŭ kredas ke antaŭ la konsulejo, li praktikis aliajn civilajn postenojn dum sia vivo.

Post la murdo de Aŭreliano estis interreĝado relative longa de 6 monatoj. Dum ĉi tiu tempo la legioj kaj la senato konsultis pri la ebla nova imperiestro pro tio ke Aŭreliano estis lasinta neniun posteulon. Fine oni decidis proklami Taciton, unu el la malnovaj generaloj kiuj poste estis pasinta al la senata kariero.

Monero kun vizaĝo de Tacito.

Kiel unua militista imperiestro de multa tempo, Tacito havis esperojn fondi novan dinastion. Pro ĉi tio li nomumis sian fraton Floriano kiel prefekto de la pretora gvardio.

Iom post lia supreniro al la trono denove reaperis la militoj en la limoj kiam ĝermanaj triboj pasis Rejnon kaj ruinigis la zonojn tra kiuj ili pasis. Samtempe la gotoj eniris en Malgrand-Azion el la Nigra Maro, pasante tra Kaŭkazo.

Konsekvence la fratoj disiĝis. Tacito okupiĝis pri la gotoj dum Floriano luktis kontraŭ la invado de la ĝermanoj. Ambaŭ sukcesis. Tacito atingis venkon fronte al la alanoj proksime de Palus Maeotis.

Post nur 6 monatoj en la povo kaj post ol esti atinginta venkon fronte al la gotoj Tacito mortis subite kaj neatendite en Tiana (Kapadocio) en junio 276.

Alvenis al ni du versioj de lia morto. Eŭtropio kaj Aŭrelio Viktor rakontas ke la morto ŝuldiĝis al infekto kun febro. Zosimo raportas ke Tacito estis murdita kaj kiel respondeculoj li nomas la samajn kiuj estis murdintaj Maksimino, reganton de Sirio kaj probable familianon de Tacito.[3][4][5]

Li estis sukcedita de sia frato Floriano, kiu regis nelonge.

Notoj

Eksteraj ligoj

Antaŭulo:
Aŭreliano
Romia imperiestro
275 - 276
Sukcedanto:
Floriano