Tago de instruisto

Tago de instruisto estas la festo, festata en diversaj landoj kun la celo altiri ĉies atenton al la profesio de instruisto kaj al edukado entute. Ofte dum la festo okazas omaĝoj al instruistoj; depende de la kutimoj de diversaj landoj (aŭ eĉ – de apartaj lernejoj) en tiu tago la lecionoj povas okazi kiel kutime, okazi laŭ mallongigita programo aŭ eĉ tute ne okazi. Ne malofte tiu ĉi festo estas festata pli pompe kaj solene, ol la Internacia tago de instruistoj (kiu laŭ la sistemo de la internaciaj tagoj de UNo estas festata la 5-an de oktobro).

Tago de instruisto en diversaj landoj

LandoNacia nomoDatoNotoj
ArgentinoDia del Maestro11-a de septembroMortodato de Domingo Faustino Sarmiento
Barato(en la hindia lingvo: शिक्षक दिवस
ŝikŝak divas)
5-a de septembroLa naskiĝtago de la dua prezidento de Barato, Sarvepalli Radhakrishnan. La lecionoj kutime ne okazas, aŭ ilin organizas la lernantoj mem (la pli aĝaj instruas la malpli aĝajn).
BraziloDia do Professor15-a de oktobroFestata ekde 1963 laŭ la tago de proklamo de la dekreto, kiu reguligis la sistemon de la bazlerneja edukado en Brazilo
ĈilioDía del Profesor16-a de oktobroEn la jaro 1975 oni elektis kiel festodaton la 10an de decembro (ĉar tiutage en la jaro 1945 la ĉilia poeto Gabriela Mistral ricevis la Nobelpremion. Tamen en la jaro 1977 la dato estis ŝanĝita al la aktuala dato, ĉar tiutage estis fondita la Kolegio de Profesoroj de Ĉilio.
Ĉinio教师节10-a de septembroKutime okazas gratulado de instruistoj fare de la lernantoj; ekzemple, oni donacas gratul-kartojn kaj florojn.
ĈeĥioDen učitelů28-a de martookaze de naskiĝdatreveno de Johano Amoso Komenio
FilipinojTeachers' Day5-a de oktobro
GDR (iama ŝtato)Tag des Lehrers12-a de junio
Honkongo10-a de septembro
HungarioPedagógusok napjaUnua dimanĉo de junio
IndonezioHari Guru25-a de novembro
Irano2-a de majo (12-a de Ordibehesht laŭ la Irana kalendaro)
MalajzioHari Guru16-a de majo
MeksikoDía del Maestro15-a de majo
MongolioБагш нарийн баярын өдөрLa unua semajnfino de februaro
Pakistano5-a de oktobro
PeruoDía del Maestro6-a de julioFestata ekde 1953 laŭ la dato de fondo de la unua normala lernejo fare de José de San Martín en 1822.
PollandoDzień Nauczyciela14-a de oktobro
RusioДень учителя5-a de oktobroInter 1965 kaj 1994 ĝi estis festata la unuan dimanĉon de oktobro. La dato estis ŝanĝita en 1994 por laŭi la daton de la Internacia tago de instruistoj.
Singapuro1-a de septembroEstas oficiala nelabora tago.
SlovakioDeň učiteľov28-a de martookaze de naskiĝdatreveno de Johano Amoso Komenio
Tajlandoวันครู16-a de januaroFestata ekde 1957.
TurkioÖğretmenler Günü24-a de novembro
UkrainioДень працівників освітиLa unua dimanĉo de oktobro
UsonoTeacher DayMardo en la unua plena semajno de majo
VjetnamioNgày nhà giáo Việt Nam20-a de novembroFestata ekde 1958.

En aliaj landoj

En multaj arabaj landoj (ekz., Omano, Sirio, Egiptio, Kataro ktp.) la Tago de instruisto estas festata la 28-an de februaro.

Vidu ankaŭ