Thalwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thalwil (stacidomo).

Thalwil estas urbo en la distrikto Horgen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 16'472 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Thalwil
Blazono de Thalwil
Rigardo al Thalwil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoHorgen
Koordinatoj 47° 17′ 40″ N 8° 33′ 48″ O / 47.29444 °N, 8.56333 °O / 47.29444; 8.56333 (mapo) 8° 33′ 48″ O / 47.29444 °N, 8.56333 °O / 47.29444; 8.56333 (mapo)
Nombro de loĝantoj16'472
Areo5,53 km²
Alteco486 m super marnivelo
Poŝtkodo8800
Komunumkodo0141
Mapo de Thalwil
vdr

Geografio

Thalwil situas ĉe la okcidentqa bordo de la Lago Zuriko inter Zuriko kaj Horgen je la orienta flanko de la moreno Zimmerberg, kiu postrestis de la iama Lindtglaĉero.

Trafiko

La stacidomo de Thalwil estas haltejo de internaciaj rapidtrajnoj de la trajnlinioj de Zuriko tra Gotardo al Milano kaj de Zuriko al Koiro respektive Vieno. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro.

Historio

La iama kampara vilaĝo Thalwil entenis siatempe la kvar municipojn Oberdorf, Unterdorf, Ludretikon kaj Langnaŭ (la lasta hodiaŭ estas la sendependa komunumo Langnaŭ ĉe Albis). La korto mem estis posedaĵo de la grafoj de Habsburgo, kiuj donis ĝin kiel feŭdo al la libersinjoroj de Eschenbach. Thalwil posedis la plej malnovan lingo-kooperativon de la Kantono Zuriko kiu apartenis antaŭ 550 jaroj al la monaĥejo Muri kaj transiris per dokumento de la jaro 1483 al la 12 fruktuzantoj de la bienoj de la monaĥejo. Hodiaŭ tiu-ĉi kooperativo estas posedaĵo de 16 Bannegg-kooperativanoj kaj de la komunumo. 1713 okazis la disiĝo de la municipo Langnaŭ, kiu nun estas propra komunumo kun propra preĝejo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj