The Elder Scrolls V: Skyrim

The Elder Scrolls V: Skyrim estas aventura rola videoludo en malfermita mondo kreita de Bethesda Game Studios kaj publikigita de Bethesda Softworks. Ĝi estas la kvina ludo de la serio The Elder Scrolls, post The Elder Scrolls IV: Oblivion. Ĝi aperis tutmonde por Microsoft Windows, PlayStation 3 kaj Xbox 360 en la 11-a de Novembro 2011.

The Elder Scrolls V: Skyrim

DisvolvoBethesda Game Studios
EldonintoBethesda Softworks
DistribuoSteam
DirektoroTodd Howard
MuzikoJeremy Soule
SerioThe Elder Scrolls
Antaŭita deThe Elder Scrolls IV: Oblivion
PlatformoXbox 360
Licenconelibera permesilo
Ĝenrorola videoludo
Ludomanierounuludanta videoludo
Regilokomputila klavaro
PEGI-klasifikoPEGI 18
ESRB-klasifikoMature (Adoltoj) 17+
vdr

Laŭ la ĉefa intrigo, la ludebla rolulo devas venki Alduin the World-Eater, drako kiu detros la mondon laŭ profetaĵo. La ludo okazas ducent jarojn antaŭ la okazaĵoj de la ludo Oblivion, kaj okazas en la fikcia regiono de Skyrim. Tra la ludado, la ludanto devas plenumi misiojn kaj plifortigi sian rolulon je diversaj kapabloj. Kiel malfermita mondo, la ludanto povas tuj libere viziti multajn partojn de la mondo, fari ĉion volatan, kaj prokrasti la plenumon de la ĉefaj misioj por la disvolviĝo de la intrigo.