The Monkees (televida serio)


The Monkees (pron. [ðə ˈmʌːŋkiz]; anglalingve misliterumata formo de monkeys, signifanta „la simioj“) estis usona televida serio pri samnoma rok-bando, kiu televidiĝis de 1966 al 1968 je NBC.[1] Robert Rafelson kaj Bert Schneider kreis la komedian serion, kiu stile similas al la filmo de The Beatles A Hard Day's Night.[2] La kvar ĉefroluloj estis Micky Dolenz, Mike Nesmith, Davy Jones kaj Peter Tork kiel fikciigitaj versioj de ili mem, anoj de malsukcesa rok-bando loĝante kune en domo apud kalifornia marbordo. Dum du jaroj oni produktis 58 epizodojn.[1]

The Monkees
dekstrume de maldekstra supro: Tork, Dolenz, Nesmith, Jones
dekstrume de maldekstra supro: Tork, Dolenz, Nesmith, Jones
televida serio
Originala lingvoangla lingvo
Origina landoUsono
Ĝenrosituacia komedio
muzikvideoj
Kreita deRobert RAFELSON
Bert SCHNEIDER
Prezentita deScreen Gems Television
Raybert Productions
AktorojMicky DOLENZ
Davy JONES
Mike NESMITH
Peter TORK
Muziko de
Komenca muziko„(theme from) The Monkees“
Fina muziko„(theme from) The Monkees“ (1a sezono)
„For Pete's Sake“ (2a sezono)
Lingvo(j)angla lingvo
Amplekso
Sezonoj2
Epizodoj58
Daŭro sen reklamoj25 minutoj
Elsendo
Elsendita12 septembro 1966 – 25 marto 1968
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Produktorado

Rafelson kaj Schneider ambaŭ estis produktoroj, kiujn inspiris la filmoj de The Beatles, la Fratoj Marx kaj la Franca Nova Ondo.[3] En 1965 ili reklamis por „4 frenezaj junuloj“ por stelumi en televida programo pri rok-muzikistoj.[4] Centoj da homoj postuliĝis, kaj la produktoroj elektis du aktorojn (Dolenz kaj Jones) kaj du muzikistojn (Nesmith kaj Tork) por pilota filmo. NBC aĉetis la rajtojn por televidigi The Monkees.[1] Samtempe, la produktoroj dungis Don Kirshner por superrigardi kelkajn kantoverkistojn por verki kantojn por la fikcia bando. Kantistoj Tommy Boyce kaj Bobby Hart verkis la kanzonojn uzitajn en la pilota filmo. Multajn aliajn kantojn verkis Neil Diamond, Carole King, Gerry Goffin, Diane Hildebrand, Harry Nilsson, Jeff Barry, Carole Bayer Sager, kaj la kvar bandanoj.[5] Ĉiu epizodo de la programo enhavis du aŭ tri muzikvideojn, iamtempe apartenantaj al la rakonto, alitempe apartaj de la rakonto. Je la finoj de kelkaj epizodoj Rafelson mallonge intervjuis The Monkees pri sociaj aŭ aktualaj aferoj.[1]

Laŭ la stilo de la produktado, la reĝisoroj ofte uzis rapidan muntadon, senmovajn imagojn, rompon de la kvara muro kaj troigitajn farsajn spektaklojn. The Monkees simpatie montris la modojn kaj morojn de la aktuala usona kontraŭkulturo.

Reago

En 1967 The Monkees gajnis du Premiojn Emmy.[6]

The New York Times recenzis la serion favore: „Freneza muntado de la filmo, farsaj nerilataĵoj, ekstrema kontrasto de ritmo kaj kelkaj bonaj vidaj gagoj kontribuis distreme al la duonhoro.“[7]


Epizodoj

The Monkees konsistas el 58 epizodoj, sekvante:[1]

 
Titolo
(Tradukita)
Dato
1a SEZONO
1.
The Royal FlushLa reĝa emblemo12 septembro 1966
2.
Monkee See, Monkee DieSimio vidas, do simio mortas19a de septembro 1966
3.
Monkee Versus MachineMonkee kontraŭ maŝino26a de septembro 1966
4.
Your Friendly Neighborhood KidnappersViaj afablaj najbaraj homforkaptistoj3a de oktobro 1966
5.
The Spy Who Came In from the CoolLa spiono, kiu eniris el la malvarmeto10a de oktobro 1966
6.
The Success StoryLa rakonto de sukceso17a de oktobro 1966
7.
The Monkees in a Ghost TownThe Monkees en fantomurbo24a de oktobro 1966
8.
Don't Look a Gift Horse in the MouthNe rigardu en la buŝo de donaca ĉevalo31a de oktobro 1966
9.
The ChaperoneLa gardanto7a de novembro 1966
10.
Here Come the MonkeesJen venos The Monkees (pilota filmo)14a de novembro 1966
11.
Monkees à la CarteMonkees laŭ la menuo21a de novembro 1966
12.
I've Got a Little Song HereJen mi havas etan kanton28a de novembro 1966
13.
One Man ShyManke po unu homo5a de decembro 1966
14.
Dance, Monkee, DanceDancu, Monkee!12a de decembro 1966
15.
Too Many GirlsTro multe da junulinoj19a de decembro 1966
16.
The Son of a GypsyLa filo de Gipso26a de decembro 1966
17.
The Case of the Missing MonkeeLa kazo de la mankanta Monkee9a de januaro 1967
18.
I Was a Teenage MonsterMi estis adoleska monstro16a de januaro 1967
19.
Find the Monkees!Trovu The Monkees!23a de januaro 1967
20.
The Monkees in the RingThe Monkees en la boksa areno30a de januaro 1967
21.
The Prince and the PaupersLa princo kaj la malriĉuloj6a de februaro 1967
22.
The Monkees at the CircusThe Monkees ĉe la cirko13a de februaro 1967
23.
Captain CrocodileKapitano Krokodilo20a de februaro 1967
24.
Monkees à la ModeŜikaj Monkees27a de februaro 1967
25.
Alias Micky DolenzAlinome Micky Dolenz6a de marto 1967
26.
Monkees Chow MeinMonkees kun ĉinaj frititaj nudeloj13a de marto 1967
27.
Monkee MotherPatrino Monkee20a de marto 1967
28.
The Monkees on the LineThe Monkees telefone27a de marto 1967
29.
The Monkees Get Out More DirtThe Monkees forviŝas pli da malpuraĵon3a de aprilo 1967
30.
The Monkees in ManhattanThe Monkees en Manhattan10a de aprilo 1967
31.
The Monkees at the MoviesThe Monkees ĉe la kinejo17a de aprilo 1967
32.
The Monkees on TourThe Monkees koncerte24a de aprilo 1967
2a SEZONO
33.
It's a Nice Place to Visit …Ĝi estas agrabla loko por viziti …11a de septembro 1967
34.
The Picture FrameLa falsa filmo18a de septembro 1967
35.
Everywhere a Sheik SheikĈie ŝejkoj25a de septembro 1967
36.
Monkee MayorUrbestro Monkee2a de oktobro 1967
37.
Art for Monkee's SakeArto pro Monkee9a de oktobro 1967
38.
I Was a 99-Pound WeaklingMi estis 99-funta malfortulo16a de oktobro 1967
39.
Hillbilly HoneymoonMonta mielmonato23a de oktobro 1967
40.
Monkees MaroonedThe Monkees forlasitaj30a de oktobro 1967
41.
The Card-Carrying Red ShoesLa oficialaj ruĝaj baletaj ŝuoj6a de novembro 1967
42.
The Wild MonkeesThe Monkees sovaĝaj13a de novembro 1967
43.
A Coffin Too FrequentTro ofta ĉerko20a de novembro 1967
44.
Hitting the High SeasVojaĝante mare27a de novembro 1967
45.
The Monkees in TexasThe Monkees en Teksaso4a de decembro 1967
46.
The Monkees on the WheelThe Monkees ludas ruleton11a de decembro 1967
47.
The Monkees Christmas ShowLa Kristnaska epizodo25a de decembro 1967
48.
Fairy TaleFabelo8a de januaro 1968
49.
The Monkees Watch Their FeetThe Monkees prizorgas siajn piedojn15a de januaro 1968
50.
The Monstrous Monkee MashLa monstra danco de The Monkees22a de januaro 1968
51.
The Monkee's PawLa simia mano29a de januaro 1968
52.
The Devil and Peter TorkLa Diablo kaj Peter Tork5a de februaro 1968
53.
The Monkees Race AgainThe Monkees konkurencas denove12a de februaro 1968
54.
The Monkees in ParisThe Monkees en Parizo19a de februaro 1968
55.
The Monkees Mind Their ManorThe Monkees ĉe sia grandbieno26a de februaro 1968
56.
Some Like It LukewarmKelkaj preferas ĝin varmeta4a de marto 1968
57.
The Monkees Blow Their MindsThe Monkees kreskigi siajn mensojn11a de marto 1968
58.
MijacogeoMijacogeo25a de marto 1968

Referencoj