Thomas Geve

Thomas Geve (naskiĝinta en 1929 en Szczecin) estas la pseŭdonimo de juda inĝeniero, verkisto kaj postvivanto de holokaŭsto, de germana origino.

Vivo

Li pasigis sian junaĝon en Bytom, antaŭ ol veni al Berlino kun la patrino en 1939[1]. Dum la jaroj de la milito li laboris kelkajn monatojn kiel entombigisto ĉe la juda tombejo de Weißensee apud Berlino.

En junio de 1943 li estis deportita al Aŭŝvico kune kun la patrino, kiu tie murditis. Li restis tie ĝis januaro de 1945 kaj transvivis la t.n. mortigajn marŝadojn. Li poste estis en la koncentrejoj de Groß-Rosen kaj Buchenwald. Tie estiĝis memliberigo de la internigitoj. Estante tro laca por tuj foriri, li restis etan tempon tie kaj faris 79 gravajn desegnaĵojn de la areo: la originalaj nun estas konservitaj ĉe Jad Vaŝem,[2] la kopioj. Poste li atingis hejmon por orfanuloj en Svislando kaj sukcesis renkontiĝi kun la patro en Londono. En 1950 li setlis en Haifa.

Memoriga laboro

Liaj travivaĵoj estas rakontitaj en du libroj kaj sur du dokumentadaj filmoj. La unua libro (titolo: Youth in Chains) estis tradukita en ses lingvojn, dume la dua libro - kie oni legas lian vivon postmilitan - publikigitis en la germana. Pluse liaj desegnaĵoj estis eldonitaj separite kaj estis la bazo por franca dokumentadaĵo. Nuntempe liaj prelegoj pri la holokaŭsto antaŭ gelernantoj en Germanio kaj alie famas[3].

Referencoj

Verkaro

  • Geve, Thomas (1958): Youth in Chains, reeldonita en 1987 en Jerusalemo
  • Geve, Thomas (1997): Es gibt hier keine Kinder - There are no children here; Zeichnungen eines kindliches Historikers - Drawings of a Child Historian (germane - angle - hebree), Göttingen: Wallstein eldonejo
  • Geve, Thomas (2000): Aufbrüche. Weiterleben nach Auschwitz, eldonejo Südverlag

Filmo dokumentada

  • W Rosing, "Thomas Geve - Nichts als das Leben", 1997, 36 min.
  • ECPAD, "Il n'y a pas d'enfants ici : Dessins d'un enfant survivant des camps de concentration", 2009, 75 min.