Tirozolo

kemia kombinaĵo
Tirozolo
tirozolo
Plata kemia strukturo de la Tirozolo
tirozolo
Tridimensia kemia strukturo de la Tirozolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • p-Hidrokso-fenetila alkoholo
Kemia formulo
C8H10O2
CAS-numero-kodo501-94-0
ChemSpider kodo9964
PubChem-kodo10393
Merck Index15,10022
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka solidaĵo
Molmaso138,164 g·mol−1
Denseco1,0742g cm−3[1]
Fandpunkto91 °C
Bolpunkto375,2 °C[2]
Refrakta indico 1,5590
Ekflama temperaturo143,2 °C[3]
Acideco (pKa)10,17
SolveblecoAkvo:124 g/L
Sekurecaj Indikoj
RiskojR20 R21 R36/37/39
SekurecoS26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

TirozoloC8H10O2 estas feniletanoida kunmetaĵo prezentanta fenolan radikalon ligitan en la 4-a pozicio de la benzena ringo al etanola radikalo. Ĝi estas la plej grava reprezentanto en la Oliv-oleo kie ĝi okazas nature aŭ sub la estera formo. Tirozolo estas senkolora solidaĵo sub media temperaturo kaj solvebla en akvo, etanolo, acetono, duetila etero kaj acetata acido.

Ĝi posedas antioksidigajn proprecojn kaj povas protekti la ĉelojn kontraŭ la oksidiva streso. Ĝi estas abunde trovata en naturo kaj en la blanka vino, kaj ankaŭ estas korprotektaĵo. Kvankam ĝi ne estas tiel potenca kiel aliaj oksidigantoj en la olivoleo kiel la "oleuropeino" kaj la "oleokantalo", ĝi tamen estas vaste uzata en la mediteranea dieto kaj plenumas signifan rolon por la sano kaj la bonaj rezultoj de ĉi tiu dieto.

Laŭ nuntempaj eksperimentoj en la Universitato de Pizo kaj Universitato de Milano, oni konstatis ke la tirozolo sendube influas pozitivmaniere sur la ĉelojn per ĝia antioksidiga agado kaj abrupte malaltigas la ekaperon de inflamigaj procezoj kiuj kondukas al produktado de la ostoporozoreŭmatoida artrito.

Ĝia derivaĵo, la hidroksotirozolo, posedas antimikrobiajn proprecojn. Laŭ multaj raportoj, la hidroksotirozolo estas la plej grava biofenolo en la olivoleo simila al la fenolaj komponaĵoj trovataj en la verda teo kaj en la ruĝa vino.

Sintezoj

Sintezo 1

Sintezo 2

  • Preparado ekde la "hidrokso-tirozolo":

Sintezo 3

Sintezo 4

  • Biologia konvertado ekde la fenilalanino. Per senkarboksiligo oni estigas la fenetilaminon. Per aldono de akvo-molekulo oni forigas la amoniakon. Trie, por aldoni hidroksilon en la 4-a pozicio de la aromata ringo, oni reakciigas kun bromo kaj poste natria hidroksido:

Sintezo 5

  • Preparado ekde la fenolo kaj "kloroetanolo":

+

Sintezo 6

  • Preparado ekde la "p-krezolo" kaj "klorometanolo":

+

Sintezo 7

  • Preparado ekde la "p-klorofenolo" kaj etanolo:

+

Reakcioj

Reakcio 1

Reakcio 2

  • Konvertado al "hidrokso-tirozolo":

Reakcio 3

Reakcio 4

Reakcio 5

+

Reakcio 6

  • Konvertado al "p-krezolo" kaj "klorometanolo":

+

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj