Fenetilamino

kemia kombinaĵo
Fenetilamino
Plata kemia strukturo de la
Fenetilamino
Tridimensia kemia strukturo de la
Fenetilamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fenil-etil-amino
  • Benzeno-etanamino
  • Benzil-karbinolo
  • Benzil-metanolo
  • Benzeno-etilamino
  • Amino-fenil-etano
Kemia formulo
C8H11N
CAS-numero-kodo64-04-0
ChemSpider kodo13856352
PubChem-kodo1001
Merck Index15,7339
Fizikaj proprecoj
Aspektotravidebla likvaĵo kun florodoro
Molmaso121.183 g·mol−1
Denseco0.9640g cm−3
Fandpunkto−60 °C
Bolpunkto195 °C
Refrakta indico 1,5290
Ekflama temperaturo81 °C
Acideco (pKa)9.96
SolveblecoAkvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50)200 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22 R34
SekurecoS26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoDanĝera
GHS Deklaroj pri damaĝojH301, H302, H312, H314, H318, H33207
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P363, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenetilamino estas endogena primara amino formita per enzima senkarboksiligo de la fenilalanino. Ĝi estas travidebla likvaĵo kiu agas tiel kiel stimulilo en la centra nervosistemo de homoj. Fenetilamino rilatiĝas strukture kaj farmakologie al amfetamino kaj povas impliciĝi kun la skizofrenio.

Altigo de la fenilacetata acido en la urino de skizofreniuloj, kiu siavice malaltiĝas per la traktado, estis uzitaj por konfirmi ĉi-hipotezon. La alta amaso da fenetilamino observata en fenil-ketonurio estis uzata por kompreni la konduton de la aŭtisto konstatata en ĉi-popolo. Fenetilamino same ligiĝas al kazoj de migreno.[2]

Fenetilamino ĉeestas en mamuloj tiel kiel en ĉokoladoj, specife post mikroba fermentado. Komerce ĝi estas akirata kiel aldonnutraĵo en la traktado de konduto kaj pezo-malgajno, tamen, kiam buŝe prenita, fenetilamino metaboliĝas en la maldika intesto far la enzimo unuamino-oksidazo sekvata de la aldehido-senhidrogenazo, kiu konvertas ĝin al fenilacetata acido.

Ĉi-tio signifas ke por atingi la cerbon, dozoj pli altaj devas esti uzataj. Fenetilamino estas produktata de vasta gamo da fungoj kaj bakterioj, tiaj kiaj Laktobaciloj, Klostridioj, Pseŭdomonoj, kaj Enterobacteriaceae, kiuj agas kiel potencaj antimikrobi-agentoj kontraŭ certaj patogenaj specioj de Escherichia coli, kiam sufiĉe koncentritaj.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Fenetilamino estas preparata per reduktado de la benzila cianido sur likva amoniako en ĉeesto de Raney-Nickel katalizilo, laŭ metodo de J. C. Robinson kaj H. R. Snyder, publikigita en 1955.

Sintezo 2

  • Preparado de la fenetilamino per traktado de la "fenilacetaldehido" kun metilamino:[3]

+ +

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj