Trajneto de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889

2° 18′ 01″ O / 48.8516 °N, 2.3003 °O / 48.8516; 2.3003 (mapo)

La Trajneto de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 estis etŝpura fervojo (600 mm)[3] "Decauville", 3 km longa, enservigata dum Universala Ekspozicio de Parizo de la 6-a de majo 1889 ĝis la 31-a de oktobro 1889; ĝi ekveturis de Esplanado des Invalides por finalveni al Avenuo de Suffren.

Trajneto de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Trajno antaŭ "Pavilono de Alĝerio"
Mapo de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889
Trafikado
TrafikantoDecauville
Historio
Malfermo1889
Fermo1889
Teknikaj trajtoj
Longo3 km
Ŝpuro600 mm (Eta ŝpuro)
Maksimuma dekliveco25 ‰
Min. radiuso de arko45 m
Nombro de trakoj2
Maksimuma rapideco10 km/h
Stacioj de la fervojlinio
   
0Pavilono de Alĝerio Esplanado des Invalides
   
Bulvardo de La Tour-Maubourg
   
Galerioj de Agrikulturo[1]
   
Malsupra pasejo 20 m
   
Galerioj de Palaco de Nutraĵoj[1]
   
Avenuo de la Bourdonnais
   
Tunelo 106 m
   
Galerioj de Ponto d'Iéna[1] Eiffel-Turo
   
3Galerioj de Maŝinoj[2] Avenuo de Suffren
vdr

Itinero

La areo de Universala Ekspozicio de 1889 estis tro vasta por povi trairi ĝin piedire. Tial, interna fervojo estis konstruita por kunligi la ekspoziciajn konstruaĵojn de esplanado des Invalides al tiuj situantaj sub Eiffel-Turo. La fervoj-linio, 3 km longa, ekiris je 250 metroj de ponto de la Concorde, al Ministerio pri eksteraj aferoj apud Sejno. Ĝi trairis Esplanadon des Invalides kaj laŭiris kajon d'Orsay sur bordo de Sejno, interne de la ekspoziciejo, inter du vicoj de arboj la plej malproksimaj de la bordo. Ĝi trairis Bulvardon de La Tour-Maubourg tra traknivela pasejo, trairis tunelon 106 metrojn longa sub Avenuo Rapp kaj Avenuo Bosquet, trairis Avenuon de La Bourdonnais, kaj trairis subteran pasejon apud Eiffel-Turo, kaj ort-angule, iris maldekstren al Avenuo de Suffren kaj laŭiris ĝin ĝis la finstacio ĉe Galerio de Maŝinoj[4].

Krom la du finstacioj, estis tri stacioj sur Kajo d'Orsay: la unua ĉe interkruciĝejo kun Malar, la dua ĉe Palaco de Nutraĵoj, la tria ĉe la angulo de Kajo d'Orsay kun Avenuo de Suffren. La infrastrukturo kaj fervojaj veturiloj estis provizitaj de kompanio Decauville. La linio estis du-traka kun inter-vojo de du metroj[4].

La stacidomoj estis konstruaĵoj sufiĉe bone videblaj de malproksime por esti rimarkitaj de vizitantoj. La filo de unu el la koncesiuloj, Louis Gaillot, juna arĥitekto, donis al ili nekutime originalajn kaj praktikajn formojn. La markezoj, kiuj superis la kajojn, havigis ŝirmon kontraŭ malbona vetero. En la finstacioj estis bufedoj kie pasaĝeroj povis kunveni kaj ripozi[5].

Konstruo

La vojo estis dezajnita de Adolphe Alphand, ĝenerala direktoro de konstruoj, kiu komisiis al Antoine Gaillot kaj Paul Gallotti mendi ties konstruon al Gaillot kaj Kompanio sub la superrigardo de Jules Lion[6], inĝeniero de la ekspozicio[5]. La konstruo estis estrita de vic-ĉefinĝeniero kaj responsulo pri metalaj konstruoj, J. Charton, kiu interalie prizorgis la konstruon de fervojo en Marsa Kampo[4].

Ekspluatado

Nur vaporlokomotivoj plurtipaj estis uzitaj. Unu el la plej interesaj devenis de artileria kapitano Péchot. Tiu ĝemela lokomotivo Fairlie estis speciale elpensita por esti uzata de armeo. Ankaŭ estis lokomotivoj Mallet. La veturiloj uzitaj por la transporto de vizitantoj estis de malsamaj tipoj, similaj al tiuj de la Ministerio pri armeo[4].

Estis reguloj kiuj regis la ekspluatadon de tiu fervojlinio fare de la koncesiulo. Trajnoj devis eliri ĉiujn tri minutojn ekde la 9-a horo ĝis noktomezo el la finstacioj, tio estas ses trajnoj hore aŭ 90 trajnoj tage en ĉiu direkto. Dimanĉe, oni povis stiri ĝis 150 trajnoj en ĉiu direkto[7]. Kvankam la itinero estis tute segregita de publikaj transportoj en la plejparto de ties trairo, maksimuma rapideco de 10 km/h estis difinita. Tiu ĉi eĉ devis esti limigita al 4 km/h en kelkaj lokoj, notinde en traknivelaj pasejoj, kie ĉiu trajno devis esti antaŭirita de signalisto. La longeco de trajnoj ne povis superi 50 metrojn kaj ili ĉiuj estis ekipitaj de tuja bremso[4].

La tarifo estis unika, po 0,25 frankoj por pasaĝero en la somera veturilo kaj po 0,50 frankoj en la salon-veturilo, kia ajn la daŭro de la trairo. Vizitantoj povis antaŭ-aĉeti siajn biletojn en multnombraj vendejoj. Sufiĉis transdoni la biletojn al la fervojaj deĵorantoj por eniri en la veturilon. En la elirejo, ili estis deponitaj apud turnpordoj[4]. laŭ oficiala censo, 6 342 446 vizitantoj estis transportitaj dum tiu ses-monata ekspluatado[8],[9].

Pro sekurecaj kialoj, estis teleregita diskforma signalilo en ĉiu halto, kiu povis esti liberigita nur kiam la barilo estis fermita. Ĉiuj trajnoj estis antaŭanoncitaj per sistemo de elektraj sonoradoj kiuj iris de traknivelaj pasejoj al la plej proksima stacio. Finfine, estis telefona servo en ĉiu stacio[4].

Bildgalerio

Lokomotivoj

Estis enservigitaj proksimume 12 vaporlokomotivoj kaj 100 veturiloj plurtipaj. La Svedo Fredrik Arvidsson Posse aĉetis du el la lokomotivoj elmontritaj en Parizo, Massouah kaj Turkestan, du turismajn veturilojn kaj fervoj-materialon, kaj instalis ilin por inaŭguro de "Helsingborg Råå Ramlösa Järnväg", la 16-an de julio 1891[10],[11],[12]. Aliaj lokomotivoj ekspoziciitaj estis poste enservigitaj en Tramo de Royan, Fervojoj de Calvados kaj Fervojo Decauville Diego Suarez - Camp d'Ambre[8],[13].

Rad-aroPezoTeĥnika numeroKomerca numeroNomoBildoNotoj
0-4-0T3 tCouillet 903/1887Decauville 56/1887Ma Camarade
Poste: Marc Seguin
Vendita al De Malzine, Carrières de Rogeries, Nord[14].
0-4-0T3 tDecauville 49[15]La Mignonne Vendita al Fervojo Decauville Diego Suarez – Camp d’Ambre[13].
0-4-4-0T
Péchot[4]
9,5 tPéchot 1Decauville 57France Malneta pezo de 12 t, vendita al Artileria direkcio de Toul (N° 1)[15].
0-4-4-0T
Mallet
9,5 tTubize 661/1887Decauville 52L'Avenir Malneta pezo de 12 t,[16] kapabla elporti deklivecon de 8% kun radiusoj de 20 ĝis 35 m sur reloj kun pometra pezo de 9,5 kg/m[17].
0-4-4-0T
Mallet
9,5 tTubize 697/1887Decauville 58Poste: Kosta Prezentita en katalogo Canon Legrand en Mons kaj Raismes[18] vendita al Hummel en Svedio[15].
0-4-4-0T
Mallet
9,5 tTubize 713/1888Decauville 59/1889[19]Ville de Laon
Poste: Diego Ferre
Vendita en 1891 al Tramo de Royan, kaj poste en 1896 pere de reprezentanto de Decauville, Ayulo & Cie, al sukerplantejo de Pardu (Peruo).
0-4-4-0T
Mallet
9,5 tTubize 736/1889Decauville 72/1889Kairoruan
Poste: Varaville
Vendita en 1891 al Tramo de Royan, poste al Fervojoj de Calvados (N° 6).
0-4-4-0T
Mallet
9,5 tTubize 751/1889Decauville 74/1889[19]Australie
Poste: Cabourg
Vendita en 1891 al Tramo de Royan, poste al Fervojoj de Calvados (N° 1).
0-4-4-0T
Mallet
9,5 tTubize 752/1889Decauville 75/1889Dumbarton
Poste: Madagascar Poste: Sallenelles
Vendita al Fervojoj de Calvados (N° 2, Sallenelles) en 1892, al Bourillon & Pelleron en 1908[14].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chemin de fer intérieur de l'Exposition universelle de 1889 en la franca Vikipedio.