Transporto en Parizo

La sistemo de transporto en Parizo kongruas kun la grandeco de la aglomeraĵo de Parizo kaj kun ĝia rolo kiel ĉefurbo de Francio.

Flughavenoj

La Flughaveno de Paris-Le Bourget (en franca Aéroport de Paris - Le Bourget) (kodo IATA: LBG, kodo ICAO: LFPB) estas flughaveno en Le Bourget kaj Dugny, 12 km nord-nordoriente (NNE) de Parizo. Ĝi estas nuntempe uzata nur por ĝenerala aviado (aviado de negoco) same kiel por aeraj ekspozicioj.

La Flughaveno Parizo-Orly estas internacia flughaveno. Ĝi situas proksime de Parizo, apud la urbo Orly. Ĝi estas uzata precipe por flugoj al Francio, Eŭropo, Magrebo, Mezoriento kaj transmaraj teritorioj de Francio.

Flughaveno Paris-Charles-de-Gaulle (IATA-kodo : CDG) lokiĝas norde de Parizo. Ĝi estas la unua flughaveno de la lando. Ĝia nomo devenas de la Franca generalo Charles de Gaulle.

Publika transporto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Île-de-France mobilités.

La reto de publika transporto en Parizo estas aparte evoluinta. La metroo, kiu provizas 20% de Parizaj transiroj (ĉu interne de Parizo aŭ inter Parizo kaj la antaŭurboj), igante ĝin post piedirado la dua plej grava maniero de transiro, estas ties plej emblema reprezentanto. Dum la lastaj jardekoj, la kresko de la oferto enfokusigis plibonigi la priservon de la antaŭurboj per, inter aliaj, la kreo de la Reto Ekspresa Regiona (RER). Hodiaŭ Île-de-France mobilités (antaŭe STIF), kiu provizas kunordigon kaj financadon por publika transporto en Francilio, investas en la kreado de tram-reto kaj en starigo de koridoroj por bus-linioj.

Mapo de linioj de Metroo, RER kaj Tramo (2012)


TransportiloTrafikantoTransportitaj vojaĝantoj (milionoj)Nombro da liniojkm da vojojNombro da staciojPriservita areo
MetrooRATP1 35016219,9302[1]Parizo kaj apuda ĉirkaŭurbo
RERRATP44011565Parizo kaj ĉirkaŭurbo
SNCF6141 296443Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Transilien (krom RER)SNCF8Parizo kaj ĉirkaŭurbo
TramoRATP3418103,8181Parizo kaj ĉirkaŭurbo
SNCF1811Ĉirkaŭurbo
BusoRATP9403162 8161 274Parizo (350 milionoj da vojaĝantoj) kaj ĉirkaŭurbo
Optile2501 07820 13324 500Granda ĉirkaŭurbo
Statistikoj pri publikaj transportoj de la aglomeraĵo de Parizo (2004)[2]

¹La ekspluatado de linioj A kaj B estas partigita inter SNCF kaj RATP.

Metroo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Parizo.

Trajno (RER)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio.

Trajno (Transilien)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transilien.

Tramo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo.

Buso

Reto de aŭtobusoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Busoj de RATP.

Nokta buso

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Noctilien.

Referencoj

Vidu ankaŭ