Transilien

TRANSILIEN
1-a vojaĝo de Francilien (12/12/2009) Vagonaro 50017/18
1-a vojaĝo de Francilien (12/12/2009)

Vagonaro 50017/18

commuter rail network
Ĝeneralaj informoj
LokoFrancilio
 Francio
Transportsistema specoTrajno
Komenco de trafiko1999
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo1 294 km
Nombro de linioj5:
9:
4: T04 T11 T12 T13
Nombro de stacioj392
Aliaj informoj
Traklarĝo1 435 mm
PosedantoSNCF Réseau
/SNCF
TransportistoSNCF / Transkeo
v • d • r
Transilien, Francilio
Transilien, Parizo kaj ĉirkaŭaĵoj
Transilien, Parizo (dec. 2015)

Transilien [tʁɑ̃s.il.jɛ̃] estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de SNCF. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de Francilio, kaj ankaŭ kelkajn situantajn en Normandio, Hauts-de-France kaj Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.

Dum la kvin linioj A, B, C, D kaj E konsistigantaj la RER transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion E), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj parizaj stacidomoj, krom linio U, liganta la urban komunumaron de Saint-Quentin-en-Yvelines en stacidomo La Verrière al la afer-kvartalo de La Défense sen transiri Parizon.

« Transilien », same kiel « TER » aŭ « TGV », estas varmarko apartenanta al SNCF. Kreita la 20-an de septembro 1999, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj trajnoj kaj al stacidomoj ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de RATP (parto de linioj A kaj B de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de SNCF Réseau, estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de TGV, kaj de vartrajnoj.

Kvin linioj de RER

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio.
Linioj de RER de Francilio
LinioJaro de
ekfunkcio
Nombro da
haltejoj
LongecoEkspluatanto(j)
196946109 kmRATP / SNCF
19774780 kmRATP / SNCF
197984187 kmSNCF
198759197 kmSNCF
19992256 kmSNCF


Temas pri la parto ekspluata de SNCF.

Naŭ linioj de trajnoj

NomenklaturoLogooKlarigoj
Linio H Deirpunkto: Parizo-Nord
Linio J Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj IV, V kaj VI
Linio K Parizo-Nord - Crépy-en-Valois
Linio L Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj II kaj III
Linio N Deirpunkto: Parizo-Montparnasse
Linio P Deirpunkto: Parizo-Est
Linio R Deirpunkto: Parizo-Gare de Lyon
Linio U La DéfenseLa Verrière
Linio V Massy - PalaiseauVersailles-Chantiers

Kvar linioj de tramoj

T04
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T4.

La 20-an de novembro 2006, ekfunkciis la 9-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri tramlinio T4 ekspluatata de SNCF, kiu ligas Aulnay-sous-Bois al Bondy, en Seine-Saint-Denis.

T11
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T11.

La 1-an de julio 2017, ekfunkciis la 10-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 11 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Épinay-sur-Seine al Le Bourget.

T13
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T13.

La 6-an de julio 2022, ekfunkciis la 11-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 13 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr.

T12
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T12.

La 9-an de decembro 2023, ekfunkciis la 13-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 12 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Évry-Courcouronnes al Massy - Palaiseau.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj