Trubeka zifio

Trubeka zifio, Kuviera bekobalenoanserbeka baleno (Ziphius cavirostris), unuura membro de la genro Ziphius, estas la plej amplekse distribuata el ĉiuj bekobalenoj.[1] Ĝi estas unu el la plej ofte viditaj bekobalenoj, spite sian preferon por profundaj pelagaj akvoj, kutime pli profunde ol 1,000 m.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trubeka zifio
Trubeka zifio, Ziphius cavirostris
Trubeka zifio, Ziphius cavirostris
Biologia klasado
Regno:Bestoj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Subfilumo:Vertebruloj Vertebrata
Klaso:Mamuloj Mammalia
Ordo:Parhufuloj Artiodactyla
Subordo:Cetacoj Cetaceae
Superfamilio:Ziphioidea
Familio:Zifiedoj Ziphiidae
Cuvier, 1823
Genro:Zifioj Ziphius
Specio:Z. cavirostris
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Grando komparata al averaĝa homo.

La latinlingva scienca nomo derivas el la greka ksifos, "glavo", kaj el la latinaj cavus, "truo" kaj rostrum, "beko", reference al la identigila formaĵo en la kapo antaŭ la spirtruo.[3]

Historio de malkovro

Kuviera bekobaleno surfacas en Ligura maro.

La franca anatomiisto Georges Cuvier [kuviE], en sia traktaĵo Sur les Ossemens fossiles (1823),[4] unuafoje priskribis la specion baze nur sur neperfekta kranio el la mediteranea marbordo de Francio. Ĝi estis akirita de M. Raymond Gorsse en la departemento Bouches-du-Rhône, apud Fos, en 1804 el lokano kiu estis trovinta ĝin surstrande la antaŭan jaron. Cuvier nomis ĝin Ziphius cavirostris, nome specia nomo derivita el la latina vorto cavus por "truo" aŭ "kavaĵo", reference al la profunda truo (antaŭnaztrua baseno) en la kranio, nome diferenciga trajto de la specio. Cuvier kredis, ke ĝi reprezentas la restaĵojn de formortinta specio. Zoologoj ne konstatis la vivantan naturon de la specio ĝis 1850, kiam Paul Gervais komparis la tipan specimenon al alia kiun li mem trovis surstrande ĉe Aresquiès, Hérault, maje samjare, kaj trovis, ke ambaŭ estas identaj.[5] Ne estas konekto inter la Kuviera bekobaleno kaj la mita Ziphius, aŭ "Akvostrigo", nome kreitaĵo de la mezepoka folkloro kiu havis karakterojn kaj de strigo kaj de fiŝo. Ĝia dorsa naĝilo estis konsiderita glavoforma, kaj gratis ŝipajn ŝelojn, dum la beko estis konsiderita simila al kapo de strigo.[6]

Notoj