Bouches-du-Rhône

franca departemento

Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi etendiĝas sur 5 087 km2 kaj havis 1 993 177 loĝantojn en 2013[1]. La ĉefurbo estas Marsejlo.

Bouches-du-Rhône
Insigno de Bouches-du-Rhône
Situo de Bouches-du-Rhône
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoProvenco-Alpoj-Bordo Lazura
Numero13
PrefektejoMarsejlo
SubprefektejojAix-en-Provence
Arles
Istres
Statistikaĵoj
Loĝantaro2 056 943 (2021)
Areo5 087 km²
Loĝdenso404 /km²
Subdividoj
Arondismentoj4
Kantonoj29
Komunumaroj4
Komunumoj119
vdr

Bouches-du-Rhône havas limojn kun la departementoj Gard, Vaucluse kaj Var. La departemento enhavas 119 komunumojn.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Historio

La departemento estis kreita dum la franca revolucio, la 4-an de marto 1790. La departemento perdis parton de sia teritorio kiam oni kreis la departementon de Vaucluse.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj