Tulsidas
Tulsidas (Hindia prononco: [t̪ʊls̪iːd̪aːs̪]; 1497–1623), konata kiel Gosvami Tulsidas,[1] estis Ramanandi Vaiŝnava sanktulo kaj poeto, fama pro sia devoteco al la dio Rama. Li verkis kelkajn popularajn verkojn en Sanskrito kaj Aŭadhi, sed li estas plej bone konata kiel la aŭtoro de la eposo Ramĉaritmanas, rerakonto de la Sanskrita Ramaĝano bazita sur la vivo de Rama en la gepatra Aŭadhi.
Tulsidas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | गोस्वामी तुलसीदास |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1532 en Rajapur |
Morto | 1-an de januaro 1623 (91-jaraĝa) en Assi Ghat |
Lingvoj | sanskrito • avadhia • Braj Bhasha |
Ŝtataneco | Barato |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | poeto • filozofo • verkisto |
Verkoj | Ramcharitmanas |
Tulsidas pasigis plej el sia vivo en la urboj Varanasi kaj Faridabad.[2] La riverŝtuparo Tulsi Ghat al la Gango en Varanasi estas nomita laŭ li.[1] Li fondis la Sankat Moĉan Templon dediĉita al Senjoro Hanumano en Varanasi, konsiderita sur la loko kie li havis la vizion de la dio.[3] Tulsidas startis la teatraĵojn de Ramlila, popol-teatra adaptado de Ramaĝano.[4]
Li estis laŭdata kiel unu el la plej grandaj poetoj en Hindia, Barata, kaj Tutmonda literaturoj.[5][6][7][8] La efiko de Tulsidas kaj de liaj verkoj sur la arto, kulturo kaj socio en Barato estas tre disvastigita kaj li estas konsiderata en surloka lingvo, teatraĵo de Ramlila, Hindustana klasika muziko, popolmuziko, kaj televidaj serioj [4][9][10][11][12][13]
Ortodoksaj skoloj |
Neortodoksaj skoloj Granda personecoj Antikvo |