Ĉarvaka

Ĉarvaka, ĈarvakoCharvaka (sanskrite चार्वाक; IAST: Cārvāka), konata ankaŭ kiel Lokāyata, estas antikva skolo de hindia materiismo.[1] Ĉarvaka subtenas la kredon en rekta percepto, empiriismo, kaj kondiĉa inferenco kiel propraj fontoj de sciaro, defendas la superecon de filozofia skeptikismo kaj malakceptas ritismon, kaj supernaturismon.[2][3][4][5][6] Ĝi estis tre populara kredaro en Hindujo antaŭ la apero de la nunaj tradicioj de Ĝainismo kaj Budhismo.[7]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini VjásaMarkandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram TulsidasKabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Brihaspati estas kutime referencata kiel la fondinto de Ĉarvaka aŭ Lokāyata filozofio. Dum la Hindua reformoperiodo de 600 a.n.e., kiam aperis Budhismo kaj Ĝainismo, tiu filozofio estis bone dokumentita kaj kontrastita de la novaj religioj.[8] Multo de la frua literaturo de Ĉarvaka, nome la Barhaspatjaj sutroj, perdiĝis ĉu pro perdo de populareco aŭ pro aliaj nekonataj tialoj.[9] Ties instruado estis kompilitaj el historiepoka duaranga literaturo kiel tiu trovita en la Ŝastroj, Sutroj kaj la Hindia eposa poezio same kiel en la dialogoj de Budho Gotamo kaj el la Ĝainisma literaturo.[9][10]

Unu el la plej amplekse studitaj principoj de la Ĉarvaka filozofio estas ties malakcepto de inferenco kiel rimedo por establi validan, universalan sciaron, kaj de metafizikajn verojn.[11][12] Alivorte, la Ĉarvaka epistemologio asertas, ke iam ajn oni inferencas veron el observado aŭ el veroj, oni devas agnoski dubon; nome inferencita sciaro estas subkondiĉa.[13]

Ĉarvaka estas kategoriigita kiel heterodoksa skolo de Hinda filozofio.[14][15] Ĝi estas konsiderata ekzemplo de ateismaj skoloj en la Hinduisma tradicio.[16][17][18][19] [20]

Referencoj

Literaturo