Tutmonda ekonomio

La Monda ekonomio (aŭ tutmonda/internacia ekonomio) estas ĝenerala nomo por ĉiuj mondaj procezoj, kiuj influas la gamon de merkatoj kaj komerco en la mondo. La termino ekonomiko priskribas la kampon de socioscienco, kiu okupiĝas pri la studo de la produktado, distribuado kaj konsumado de produktoj, servoj kaj vivrimedoj de la nivelo de la individuo ĝis la nivelo de mondaj merkatoj. La monda ekonomio ne estas ekonomio de la tuta mondo komuna, sed de ĉiu lando por si mem. Estas kutime limigi demandojn de la monda ekonomio nur al homa ekonomia agado, kaj la monda ekonomio estas kutime elektita en monaj terminoj, eĉ en kazoj kie ekzistas neniu efika merkato por helpi en la taksado de certaj varoj aŭ servoj. Eblaj ekzemploj estas kontraŭleĝaj drogoj kaj aliaj nigramerkataj produktoj, kiuj laŭ iu ajn normo estas parto de la tutmonda ekonomio, sed laŭdifine ne ekzistas ĝenerala laŭleĝa merkato.

La 20 landoj kun la plej grandaj ekonomioj

Merkataj taksoj en loka valuto estas kutime tradukitaj en unu monunuon uzante la koncepton de aĉetpovo, la takso de ekonomia aktiveco en la mondo laŭ usonaj dolarojeŭroj. Tamen, la monda ekonomio povas esti taksata kaj esprimita en multaj pliaj manieroj: ekzemple, kiom da el ĉiuj mondloĝantoj estas inkluzivitaj en la statistiko de ekonomia aktiveco en ĉi tiuj taksoj.

Naciaj valutoj

En ekonomiko, fremda valuto estas valuto de alia ŝtato, kaj kutime tiu-ĉi estas valuto kiu estas akceptita en internacia komerco. Komerco en fremda valuto estas farita ĉefe de bankoj kaj aliaj oficialaj instancoj kaj kutime estas farita per interŝanĝado de la valuto de unu lando kontraŭ tiu de alia. Nuntempe, la valutmerkato estas konsiderita la plej granda kaj plej altnivela merkato en la mondo, kaj ĝi implikas komercajn bankojn, centrajn bankojn, spekulantojn, korporaciojn, registarojn kaj aliajn instituciojn.

Statistikoj

Aktuakle en 2017, la sekvaj 15 landoj aŭ regionoj atingis ekonomion de almenaŭ 200 bilionoj da dolaroj: Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Barato, Indonezio, Italio, Japanio, Sud-Koreio, Meksiko, Rusio, Turkio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Eŭropa Unio [1].

Kataro estis nomita la plej riĉa lando en la mondo. Tiu ĉi titolo baziĝas sur datumoj publikigitaj de la Internacia Monunua Fonduso en oktobro koncerne la MEP pokape en ĉiu lando surbaze de la aĉetpovo egaleco de valuto, kiu komparas la valutojn de landoj rilate al la kosto de varoj.Laŭ la datumoj, la MEP pokapa en Kataro estas $124,930, la plej alta El preskaŭ 200 landoj de la mondo.

Usono havas la plej grandan ekonomion en la mondo, kiu valoras proksimume 20,4 bilionojn da dolaroj, laŭ la Internacia Mona Fonduso (IMF), kiu montras, ke la usona ekonomio kreskis de 19,4 bilionoj da dolaroj pasintjare. La ekonomio de Ĉinio valoras 14 bilionojn da dolaroj, post salto de pli ol 2 bilionoj da dolaroj kompare kun 2017. Japanio estas en la tria loko kun ekonomio valoras 5.100 miliardojn da dolaroj, pli ol 4.870 miliardoj da dolaroj la antaŭa jaro [2].

Referencoj

Eksteraj ligiloj