Ĝermolisto de japanaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el URA Ryozi)
Enhavo:A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A

Abiko Teizirô

ABIKO Teizirô, aferisto. Li fondis 1906 en Tokio la duan societon en la lando "Nippon E-Kyôkai", kiun li poste likvidis kaj kunfondis JEA. Esperanto-konsulo en Tokio, 1907. Abiko kunkompilis Japanan-Esperantan Vortaron (1906).

Aizaŭa Heikiĉi

AIZAŬA Heikiĉi (naskiĝis en majo 1898) estis japana esperantisto kaj licea instruisto. Post foriro de Ossaka Kenji el la urbo Jokosuka, Aizaŭa Heikiĉi inter la jaroj 1915 ĝis 1918 estis sindona laboranto post disvastigo de Esperanto en la urbo kaj regiono. Li eldonis gazeton Diino de Stelo.

Asada Eiĵi

ASADA Eiĵi (naskiĝis la 22-an de majo 1865; mortis la 11-an de novembro 1914) estis profesoro ĉe la fremdlingva kolegio de Tokio. Li estis lingvisto, fakulo pri ŝemidaj lingvoj kaj membro de la Lingva Komitato.

C

Cujuki Kijohiko

CUJUKI Kijohiko (naskiĝis la 19-an de marto 1907 en Kanagawa-ken) estis esperantisto de 1926. Li laboris en La Revuo Orienta kaj tradukis En la nebulo (radiodramo de Yamamoto Yuzo), en 1930. Li ankaŭ verkis la verkon Ŝtala Biblio de Samurajismo, en 1931.

D

Deguti Kiyoko

DEGUTI Kiyoko (naskiĝis en 1935, mortis la 29-an de aprilo 2001 en Kameoka) estis la kvara ĉefgvidantino de Oomoto. Ŝi estis subtenanto de Esperanto, honora prezidanto de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto.

E

Eguĉi Ren

EGUĈI Ren (naskiĝis la 1898 en Hukuoka) estis esperantisto kaj oficisto. Metoda sekretario de Esperanto-Ligo de Kyusyu, la plej bone organizita regiona ligo kun propra organo kaj propra jarkongreso.

G

Ga Morizo

GA Morizo (naskiĝis en 1885) estis iama ĉefdelegito de UEA. Fondis en 1920 la Orientan Librejon Esperantistan, importis Esperanto-librojn multege el Eŭropo, kiam preskaŭ neniu kuraĝis tion (En 1922 la laboron heredis Librejo Sihôdô). Ofte interpretis Esperantajn paroladojn de Gustaf John Ramstedt, finna vicambasadoro en Tokio.

Gotoo Seikoo

Gotoo Seikoo (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1884 en Oita) estis ĉefo de multamembra morala societo Kiboŝa (v.) nun disfalinta, estis antaŭe instruisto de knabina liceo. 1930 fondis Esperanto-fakon en Kiboŝa („Esperanto-Kiboŝa“, marto 1930 - jul. 1933) kaj rekomendis lernadon de Esperanto al siaj grandnombraj adorantoj. Enkondukis Esperanton kiel devigan lecionon en Kinró Knabina Liceo kaj Nippon Presarta Lernejo, ambaŭ administritaj de Kiboŝa. Ĉeestis la UK en Oxford, 1930.

H

Hajaŝi Joŝimi

Hajaŝi Joŝimi, apotekestro. Naskiĝis la 15-an de junio 1900 en Mie-ken. Esperantisto de 1924. Fidante nur al Esperantistoj li travojaĝis Eŭropon 1928 dum kvar monatoj kaj lia vojaĝlibro vekis grandan sensacion en la japana esperantistaro.

Harada Yubi

Harada Yubi (ps. Soken). Nask. 1850 (?), mortis 6 okt. 1916. Kiam li perdis sian solan amatan filon, li decidis daŭrigi lian vivlaboron, t. e. Esperanton, kaj ekstudis la lingvon estante pli ol 60-jaraĝa. Lia fervoro kondukis ĝis tio, ke li povis mem redakti hektografitan, belkolore ilustritan gazeton „Orienta Azio.“

Hayasi Tadasu

Hayasi (hajaŝi) Tadasu, grafo, ministro de eksteraj aferoj. Nask. 1850, mortis 10 jul. 1913 en Tokyo. Prezidanto de Japana Esperantista Asocio (JEA) ĝis la morto.

Hirano Nagakacu

Hirano Nagakacu, (ps. Hirano Jugao), vicgrafo, oficisto ĉe Centra Radio-Stacio de Tôkyô. Nask. 1895 en T. Kunlab. al „Verda Utopio“. Esperantista poeto.

Hikosaka Motosuke

Hikosaka Motosuke. De junio 1909 ĝis 1910 eldonis en Tokio gazeton por eksterlandaj Esperantistoj „Samideano Ĉiumonata,“ kvazaŭ konkure al „Japana Esperantisto“.

I

Inoue Ŝoogecu Tadaŝi

Inoue Ŝoogecu Tadaŝi, stenografiisto de Oomoto. Nask. 22 aŭg. 1909 en Simane-ken. Esperantisto de 1926. Redaktoro de „Verda Mondo1927-1934. Kursgvidoj diversloke tra tuta Japanujo. Rapida parolanto en Esperanto. Verkis „Praktika Konversacio Esperanta“, 1933.

Ito Kooiti

ITO Kooiti (Kunrei) (forpasis la 26-an de oktobro 1969 pro kancero) estis japana esperantisto en Jao, delegito kaj fakdelegito dum 15 jaroj.

Iĉicero Sakrada

Iĉicero Sakrada[1] estis japana esperantisto en Kioto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li tradukis

  • Mazumi Huĝii. Nova Satano. Eld. Konijo, Kioto, 1924, 27 pĝ.
 Tiu libreto estas la unua de "Serio Infinita", kiun la japanaj samideanoj intencas eldoni ĉiumonte, dedicante ĝin al la tuta homaro. La unu akta drameto donal al ni ideon pri la moroj de malproksimorientaj popoloj, kaj sekve estas tre interesa. La traduko estas bona, sed eble ĉar la presistoj ne ankoraŭ kutimiĝis kun la eŭropa skribaĵo, estas kelkaj preserarou, kiuj certere ne malhelpas la legadon. 
— Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925)

Soŝiĉi Iŝikaŭa

Soŝiĉi Iŝikaŭa [2] (naskiĝis 1900 (?), mortis la 3-an de Februaro 1925) estis japana esperantisto en Uraga en la komenco de la 20-a jarcento.

Ito Ŝiniĉi

Ito Ŝiniĉi estis popollerneja instruisto en nordorienta provinco. Li estis fervora esperantisto kaj senlace propagandis la novan lingvon. Lia amata frazo estis: „Oni diras ke la vero ĉiam venkas — el la. Ekzercaro.“ En 1940 li estis arestita de „tokko“ kaj devis sidi en malliberejo dum du jaroj, pro kio li malsaniĝis kaj estis lasita reveni hejmen. Iun tagon dum sia promeno li kun miro trovis ĉe malnovlibrejo de la urbo sian malnovan esperantan vortaron, konfiskitan okaze de lia arestigo. Sed ankoraŭ pli granda estis lia miro kaj indigno kiam li eksciis konfidence de la librovendisto, ke la „tokko“ konfidis al li la vortaron tiel ke se iu volos aĉeti ĝin, li ne vendu; sed demandu lian nomon kaj adreson kaj informu la sekretan policon! Li mortis septembron 1945, pro la malsano kaŭzita de malliberigo[3].

Eizo Angetu Ito

Eizo Angetu ITO, japano. Naskiĝis en la 21-a de aprilo 1902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.

Iwahashi Takeo

Iwahashi Takeo (iŭahaŝi), blindulo, kristano, profesoro de Kansei Gakuin Universitato, instruisto de urba blindula lernejo de Osaka, en kiu li S. Ito k. a. gvidis oficialan kurson de Esperanto (1922-1931). Nask. 16 marto 1898. E-isto de 1918. Ĉeestis 13-an UK. Prezidanto de Japana Asocio de Blinduloj Esperantistoj. Verkoj en Brajla alfabeto: J-E Vortaro, Lernolibro.

Izumi Sigeo

Izumi Sigeo (plumnomo), socialisto. Nask. 31. okt. 1902 en Sagaken. Esperantisto de 1921. Kunfondinto de Japana Prolet-Esperanto-Unuiĝo, 1931.

J

Jamaga Isamu

JAMAGA Isamu (naskiĝis 1905 - mortis la 6-an de junio 1987) estis japana esperantisto kaj delegito de UEA en Otaru, Japanio. Li estis fakdelegito de UEA pri medicino kaj multjara subtenanto de UEA kaj UMEA.

Jamaguchi Koŝizu

JAMAGUCHI Koŝizu (mortis 24-jare en 1923 pro pneŭmonio en Taihoku Prefektejo) estis fervora japana esperantistino kaj pioniro de virina movado en Japana Imperio.[4]

Jamanaka Hideo

Jamanaka Hideo, estro de eksterlanda fako de la Centra Telegrafejo en Ĥarbin. Naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en gubernio Kioto. Li tradukis al Esperanto la filmo-novelon „Verda Karto“, publikigita en 1931.

Jasuda Jukiĉi

Jasuda Jukiĉi, japano, arkitekto de ĉefregistarejo de Formoso. Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la studenta tempo en tria nacia kolegio kunkompilis J-E vortareton. Trad. Inkubo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F.

Juri Tradukacu

JURI Tradukacu estis japana esperantisto, naskiĝinta la 23-an de septembro 1900 en Kyoto-hu. Bona Esperanto-oratoro. Verkis: Frazaro de Esperanto-Interparolado, 1925; Modela Esperanto-Konversacio, 1928. EdE-J

K

Katsumori Hirosi

KATSUMORI Hiroshi (Hepburn) (1925-2004) estis membro de UEA en Chubu,Japanio, mortis la 9-an de junio 2004 pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

Kizaki Hirosi

KIZAKI Hirosi, japano, adv., eksmembro de prefektura deputitaro de Tôkyô. Nask. 18 okt. 1899 en Mieken. E-isto de 1919. Estis dir. de JEI, iniciatis kolekton de fundamenta kapitalo por ĝi. - (Kuw. )

Kobajaŝi Tomoki

KOBAJAŜI Tomoki (小林智樹, Kobayashi Tomoki), japano, en la 1930-aj jaroj estis estro de Knabina Liceo Kihoku Zissen, en kiu Esperanto tiutempe estis instruata oficiale. Li naskiĝis en la 26-a de septembro 1897 en Sendajo, kaj ricevis mencion en la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Tie lia persona nomo estas literumata Tomeki, sed tiu latinligerigo de la persona nomo ne estas kutima.

Kooĵi Taŝiro

Kooĵi Taŝiro estis japana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • La Unua Suplementa Legolibro de Esperanto. Eld. Eldonejo Kiboŝa, Tokio, 1932, 104 paĝoj, 15x21 cm.
 La grandlitere presita libro kun m ultaj bildoj enhavas serion de simplaj

legaĵoj. Ĝi tre certe enkondukos multajn japanojn en la konon de nia lingvo.

La volumo estas praktike aranĝita por kursoj; la dekstraj paĝoj, kun lineoj sed sen teksto, permesas la notadon de ĉiuj klarigoj donataj de la instruanto. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Kusuda Zensuke

KUSUDA Zensuke (naskiĝis 1913; mortis la 16-an de januaro 1993) estis japana esperantisto, delegito de UEA dum 20 jaroj en Amagasaki kaj revigliginto de la japana fervojista movado en la 1970-aj jaroj.

M

Matuba Kikunobu

MATUBA (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Naskiĝis en la 9-a de aprilo 1903 en Yokosuka. Esperantisto de 1921. Multaj artikoloj pri konstruo de Esperanta poezio en Esperanto-Lernanto kaj Literatura Revuo Oriento, 1934. Bona studanto de Esperanta-gramatiko. - (Kuw.)

Micuiŝi Icumu

MICUIŜI Icumu, japano. Oficisto de fervoja ministerio: Naskiĝis en la 3-a de junio 1896 en Sizuoka-ken. Direktoro-kasisto de JEI sindoneme kaj sukcese administris ekonomian flankon de JEI preskaŭ de la fondo.

Mine Yositaka

MINE Yositaka (1941-2017) estis japana esperantisto. Li estis aktivulo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.

Mijake Hisano

MIJAKE Hisano, japanino. Nask. 1905 en Okayama. Laboristino, iam ĉe la presejo de la eldonaĵoj de JEI. Kuraĝa agitparoladantino en E.(Kaw.)

Miyamoto Sinzi

MIYAMOTO Sinzi (Kunrei), (1905- 31-a de marto 1998), dumviva membro, delegito en Kobe (Japanio) de 1951 ĝis 1995, forpasis la 31-an de marto 1998.

Muramatu Yukiyosi

MURAMATU Yukiyosi(Kunrei), (Hepburn: MURAMATSU Yukiyoshi, 1940-2000), dumviva membro, iama delegito pri radioamatorismo en urbeto Uenohara(nun urbo Uenohara) en Jamanaŝi-prefektujo.

N

Nakahara Syuzi

NAKAHARA Syuzi (ŝuuĵi), japano, mastro de Kanija Librejo. Nask. 1 dec. 1894. Eldonis kelkajn E-librojn, inter kiuj J-E vortareton.

Nakayama Ooki

NAKAYAMA Ooki (1926 - mortis la 27-an de novembro 1991 en Kôhu, Japanio) estis profesoro kaj UEA-fakdelegito pri mikrobiologio.

Narita Sigeo

NARITA Sigeo (Kunrei), japano, historiisto de arto, diplomito de Lit. Fakultato de Univ. de Paris. Nask. 1-a de julio 1893 en Akitaken. Reprezentis la Japanan E-istaron ĉe la 13-a kaj 14-a UK-1.

Nisikawa Toyozô

Nisikawa Toyozô (190920-a de junio, 2004) estis japana esperantisto, kaj en 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.

Nisida Ryoya

NISIDA Ryôya(Kunrei) (Hepburn:NISHIDA Ryoya, naskiĝis 1911 - mortis la 21-an de aprilo 1978) estis japana pastro kaj fakdelegito de UEA en Kisiwada en Osaka Prefektujo. Li lernis Esperanton antaŭ pluraj jardekoj, tradukis kaj eldonis kelkajn librojn pri budhismo en Esperanto. Laste aperis lia traduko de Vervekiĝo de budhismo.

Traduko

 La libro pritraktas laŭ lerta maniero la vivon de tiu sanktulo; multsignifa por la kono kaj kompreno de la orienta vivo. 
— Belga esperantisto n252 (feb 1938)

Nisiumi Tarou

NISIUMI Tarou (en Esperanto ankaŭ NIŜIUMI Taro;[5] naskita en 1912; mortinta la 28-an de julio 1999 en Tokio) estis japana esperantisto kaj profesoro pri moderna historio en la universitato de Tokio.[5] Dum jardekoj li estis delegito pri sociaj sciencoj, muzeoj kaj teniso. De 1971 ĝis 1974 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto.

Nohara Kyuiti

NOHARA Kyuiti (kjuuiĉi) Naskita la 10-an de novembro 1871, mortinta la 29-an de junio 1948, japano, instruisto pri fiziko kaj kemio. Membro de JEI de 1906. Li tradukis la historian verkon "Kroniko Japana", pri la duone mitologia historio de Japanio, kaj pro tio honorita je la premio Ossaka en 1939. Li tradukis ankaŭ filozofiajn verkojn el sanskrito, plue ĉinajn klasikaĵojn "Granda Lernado" kaj "Doktrino de Mezeco".

O

Oka Hidemiti

OKA Hidemiti, filo de OKA Asajiro, estis japana zoologo kaj esperantisto, lektoro de la scienca fakultato de la Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis la 2-an de oktobro 1902 en Tokio. En Esperanto verkis interalie la artikolojn „Pri la uzado de sufikso um“, La Revuo Orienta, volumo V, 1924 kaj „Mendelismo“ La Revuo Orienta, volumo VI, 1925.

Okamacu Kacumaro

D-ro OKAMACU Kacumaro (mortis en 1923) estis japana studento en Germanio kaj ano de esperantista grupo de Kiota Imperia Universitato.[4]

Ogata Tomosaburo

OGATA Tomosaburo, japana doktoro pri medicino kaj profesoro de fiziologio en la Imperia Universitato de Tokio. Naskiĝis la 31-an de januaro 1883 en Osako. Esperantisto de 1923. Interalie en 1925 publikigis du medicinajn raportojn pri rizmalsano originale en Esperanto.

Ohaŝi Unokiĉi

OHAŜI (oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Naskiĝis en la 27-a de oktobro 1889 en Jokosuka. Esperantisto de 1906. Pionira laboranto en Jokosuka, lulila loko de Japana Esperanto-movado.

Osida Tokurô

OSIDA Tokurô, japano, kuracisto. Naskiĝis en la 24-a de marto 1875. En 1919 fondinte Nippon Esperanto-Sya, eldonis multajn Esperanto-lernolibrojn kaj vortarojn. Poste importis Esperantajn librojn el Eŭropo.

R

Ryuei Samura

RYUEI Samura (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.

S

Samura Ryuei

SAMURA Ryuei (1940-2003) estis la ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista (JBLE, ekde 1990), bonzo de zen-budhismo, mortis la 23-an de marto.

Wilhelm Schmid

Wilhelm SCHMID (naskiĝis en 1927, mortis la 4-an de novembro 2002) estis germana esperantisto. Kelkajn jarojn post 1959 li oficis en la CO de UEA en Roterdamo. Li edziĝis al japanino kaj poste loĝis en Japanio. Li estis fakdelegito pri goo. Li mortis en Kuki (Japanio).

Simose Kentarô

SIMOSE Kentarô (ŝimose kentaroo), (1868-1944) japano, kuracisto kaj fariĝis poste estro de la medicina lernejo en la japana imperia armeo. En 1890, kiam li estis studento, li lernis Volapukon kaj en 1892 Esperanton. Tio igis lin la dua Japana Esperantisto. - (Kuw.)

Sugawara Keiiti

SUGAWARA Keiiti(Kunrei) (1911-1998), e-isto ekde 1928, membro de Japana E-Instituto de 1929, delegito en Natori pli ol 30 jarojn.

Sumiyosi Katuya

SUMIYOSI Katuya (Kunrei) (1905-1996), malnova membro, ofta donacanto, forpasis en Sizuoka (Japanio).

Ŝ

Ŝimizu Kacuo

EdE-ŜŜIMIZU Kacuo, japano, estro de agronomia lernejo, Hiratuka. Unu el la dir. de JEI. - (Kuw.)

Ŝimomura Joŝiŝi

Ŝimomura Joŝiŝi (en la centro)

EdE-ŜŜIMOMURA Joŝiŝi, japano. Naskiĝis en la 15-a de januaro 1909 en Nagojo. Laboris ĉe Esperanto-fako de Kiboŝa, Tôkyô. Multe tradukis literaturaĵojn: „Infanmurdo“, teatraĵo, 1930; „Unu Bileto“, detektiva rakonto, 1930; „Ora Masko“ (same), 1931.

T

Takase Yosiko

TAKASE Yosiko (Kunrei, 13-a de oktobro 1934 - 13-a de oktobro 1997), estis engaĝita esperantisto duonan jarcenton. Ŝi deĵoris sekretarieje de Japana Esperanto-Instituto kaj en siaj lastaj vivjaroj estis unu el la administrantoj de la Esperanto-Domo de Yatugatake.

Takeda Hiroŝi

TAKEDA Hiroŝi (1908 - 26-a de septembro 1996), dumviva membro kaj estrarano (1971- 1980) de Japana Esperanto-Instituto, mortis la 26-an de septembro en Matudo.

Taki Rintaro

TAKI Rintaro (naskiĝis en 1905 kaj mortis la 18-an de septembro 1992) estis dum multaj jaroj delegito en Kakogaŭa en gubernio Hjogo.

Tokuda Rokuro

TOKUDA Rokuro (1904 - 10-a de januaro 1995), delegito pli ol 20 jarojn en Sizuoka (Japanio) kaj amiko de la ĉinaj e-istoj eĉ dum la Kultura Revolucio, mortis la 10-an de januaro.

Torii Atuzirô

TORII Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kioto. Kunfondinto de Japana Asocio de Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. - (Kuw.)

U

Ueda Koozoo

UEDA Koozoo, japano, estis profesoro de farmacia kolegio de Nagasako. Li naskiĝis la 9-an de novembro 1900 en gubernio Hjogo. Krom esti multjara delegito de UEA, li interalie estis la prezidanto de la 22-a Japana Esperanto-Kongreso en Nagasako.

Ujeki Ŝiger

UJEKI Ŝiger estis japana esperantisto kiu en la lasta kvarono de la 20-a jarcento profesiece kaj produkeme tradukis eŭropan kaj japanan literaturon al Esperanto. Inter liaj tradukoj estis interalie:

  • Tonio Kröger (origine germane), de Thomas Mann, Tokio: Zamenhof-klubo, 1977
  • La konduto de Grandsinjoro Tadanao kaj Balotado (origine japane), de Kikuĉi Kan, Tokio: Zamenhof-klubo, 1981
  • Ombro antaŭenĵetita (origine angle), de Arthur Conan Doyle, Tokio: eldonejo Logi, 1983
  • La dancistino, de Mori Ōgai kaj Kiel rosperloj sur folio, de Natsume Sōseki (ambaŭ origine japane), Tokio: Zamenhof-Klubo, 1984
  • La Lasta Flugo al Parizo (origine japane), de Watanabe Junichi, Tokio: eldonejo Logi, 1988, 55 paĝoj

Krome li mem verkis

  • Pri fremdlingvaj hajkoj, 1979

Ura Ryozi

URA Ryozi, japano, estis asistanto de anatomio en la Imperia Universitato de Tokio. Li naskiĝis la 11-an de aprilo 1903 en Tokio, kaj interalie plurajn jarojn estis landa kasisto de TEKA en Japanio. La sciencisto multe klopodis por Esperanto en medicinaj rondoj.

Usui Syuiti

USUI Syuiti, japano, ĵurnalisto de tagĵurnalo „Yomiuri“. Aperigis en 1906 parolon de Kroita pri Esperanto en sia ĵurnalo kaj vekis intereson de publiko. Kunfondinto de JEA, 1906 - (Kuw.)

Y

Yamada Tempu

YAMADA Tempu (naskiĝis 1902, mortis en aŭgusto 1993) estis membro de la iama Hajkista klubo de Miyamoto Masao.

Sep liaj hajkoj aperis en Esperanta Antologio (1984).

Yuri Tadakatu

Yuri Tadakatu (tadakacu) (naskiĝis 1899, mortis la 8-an de majo 1994) estis UEA-delegito, estro de la E-societo en Asiya (Japanio). En la 1920-aj jaroj li estis gvidanto de Japana Esperanto-Instituto, redakciano de La Revuo Orienta kaj aŭtoro de furora konversacia lernolibro.

Z

Zin Kiyosi

ZIN KIYOSI (mortis la 6-an de novembro 1986 en Aomori, Japanio) estis japana esperantisto, i.a. tradukinto de la romano La pokalo el blankdiafana porcelano de Takejama Mitio.

Notoj