Nagojo

urbo en Japanio

Nagojo[1][2][3]Urbo Nagojo[4] (名古屋市 (なごやし) Nagoya-shi?, elparolita kiel [nagoja-ŝi]) estas Urbo aldifinita de registara dekreto situanta en Gubernio Aiĉi kaj estas ĝia administra centro. Ĝi situas en meza parto de Honŝuo kaj frontas al la Pacifika Oceano.

Nagojo
granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbo de Japanio • havenurbo • megaurbo • konferenca kaj turisma urbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo460-8508
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroTakashi Kawamura

(ekde 28-a de aprilo 2009)

Demografio
Loĝantaro2 326 844  (2021) [+]
Loĝdenso7 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 136° 54′ O (mapo)35.181388888889136.9063888888935° 11′ N, 136° 54′ O (mapo) [+]
Areo326,43 km² (32 643 ha) [+]
HorzonoUTC+09:00 [+]
Nagojo (Japanio)
Nagojo (Japanio)
DEC
Nagojo
Nagojo
Situo de Nagojo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagoya [+]
vdr

Nomo

La nomo signifas malvaste Urbo Nagoja, sed vaste signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo". Ĉar la lokonomo "Aiĉi" de la gubernio estas malpli konata ol "Nagojo", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Aiĉi" por gubernio Aiĉi. Ankaŭ originale Nagoya (名古屋) signifis ĉirkaŭejon de la urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).

Nagojo estas esperantigita loknomo de Nagoya.

Historio

Nagoja Kastelo

Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis la nomon Nagoya en alia ĉin-skribo (那古野). Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilito Usono ofte bombardis la urbon.

Geografio

Nagojo situas en la regiono Ĉubu, borde de la Pacifika Oceano

Klimato

En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.

Kvartaloj (-ku)

Urbo Nagojo havas la 16 kvartalojn, kiuj nomiĝas Atsuta, Kita-ku, Ŝoŭa, Ĉikusa, Tenpaku, Nakagaŭa, Naka-ku, Nakamura, Niŝi-ku, Higaŝi-ku, Mizuho, Midori, Minato, Minami, Mejto kaj Morijama.

Edukado

En la urbo lokas la Universitato de Nagojo.

Transporto

Nagojo havas internaciajn flughavenon, havenon, stacidomojn kaj metroojn. Flughaveno de Nagojo (aŭ Komaki) troviĝas apud Nagojo. Je la 17-a de februaro 2005 Internacia Flughaveno Ĉubu (aŭ angle konata kiel Centrair: "centro" laŭ la regiono Ĉubu + "aero".) malfermiĝis, alproprigis ĝian flugservon.

Haveno de Nagojo servas amase eksporti aŭtomobilojn.

La turforma stacidomo de Nagoya (JR Central Towers, aŭ "JR Centra Turo") estas konsiderata la plej alta stacidomo de la mondo. La Stacio Fujigaoka (japane: 藤が丘駅 [Fuĝigaoka Eki], angle: Fujigaoka Station) estas stacio de Nagoja Urba Metroo kaj Aiĉi Rapida Transito situanta en Fujigaoka, Kvartalo Meitō, Nagojo.

Vidindaĵoj

  • Tokugawa Arta Muzeo
  • Nagoja Kastelo renovigita en 1959
  • Sanktejo Atsuta
  • Bestoĝardeno Higashijama
  • Nagoja/Bostona Muzeo de Belartoj
  • Nagoja Kupolo
  • Nagoja Televida Turo

Specialaĵoj

Famuloj

Nagojo estas naskiĝurbo de Ŝimomura Joŝiŝi.

Sporto

Esperanto en Nagojo

  • Nagoja Esperanto-Centro[5]

Ĝemelurboj

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ