Saltu al enhavo

Urbo de la artoj kaj sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Ciutat de les Arts i les Ciències
Ciudad de las Artes y las Ciencias
turisma celloko • konstruaĵa komplekso • kultura centro • vidindaĵomuzeo
LandoHispanio vd
SituoValencio
AdresoАв. Професор Лопез Пињеро, 7
Poŝtkodo46013
Konstrustilo(j)altteknologia arkitekturo vd
Arkitekto(j)Santiago Calatrava vd
Estiĝo1998
Koordinatoj, 0° 21′ 1″ U (mapo)39.454527777778-0.3503638888888939° 27′ 16″ N, 0° 21′ 1″ U (mapo)
Urbo de la artoj kaj sciencoj (Valencio)
Urbo de la artoj kaj sciencoj (Valencio)
DEC
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Situo de Urbo de la artoj kaj sciencoj
Map
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Retpaĝohttp://www.cac.es
vdr
Urbo de la artoj kaj sciencoj

turisma celloko
Prezento
StiloAlt-teknologia arkitekturo
ArkitektoSantiago Calatrava
Geografio
LandoHispanio
Geografia situo, 0° 21′ 11″ U (mapo)39.456045-0.35295939° 27′ 22″ N, 0° 21′ 11″ U (mapo)
Urbo de la artoj kaj sciencoj (Hispanio)
Urbo de la artoj kaj sciencoj (Hispanio)
DEC
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Situo de Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj (Valencio)
Urbo de la artoj kaj sciencoj (Valencio)
DEC
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Urbo de la artoj kaj sciencoj
Situo de Urbo de la artoj kaj sciencoj

Map

Retejohttps://www.cac.es/es/home.html
vdr
Ĉiela vido de la Urbo de la artoj kaj sciencoj. Maldekstre dekstren: la palaco de la Artoj Reĝino Sofia, la Umbracle, la Hemisfèric, la muzeo de la sciencoj Princo Felipe, la ponto de l'Assut de l'Or. La Oceanogràfic estas eksterfote, dekstre.
La Hemisfèric
La muzeo de la sciencoj Princo Felipe

La Urbo de la artoj kaj sciencoj (Ciutat de les Arts i les Ciències valencie, Ciudad de las Artes y las Ciencas hispane) estas kultura konstruaĵaro lokata en Valencio. Ĝi estas publika firmao kiu apartenas al la Generalitato de Valencio.

La konstruaĵaro, desegnita de la arkitekto kaj inĝeniero Santiago Calatrava, kaj ankaŭ de Félix Candela, estis inaŭgurita la 16-an de aprilo 1998 kun la malfermo de la Hemisfèric. La palaco de la Artoj Reĝino Sofia estis prezentita la 9-an de oktobro 2005, la tagon de la Valencia Komunumo. La ponto de la Assut de l'Or estis inaŭgurita la 11-an de decembro 2008. La lasta elemento de la Urbo de la artoj kaj sciencoj, la Ágora, estis inaŭgurita novembre de 2009.

Post la granda inundo de Valencio de 1957, la fluejo de la rivero Turia kiu trairas Valencion estis devojigita. Ekde la 1980-aj jaroj, la eksa urbocentra parto estis transformita en ĝardenoj kaj promenejo por la urbanoj. La riverbuŝo de tiu antaŭa fluejo estas la konstruejo de la Urbo de la artoj kaj sciencoj. La komplekso situas en surfaco de 350 000 m².

En la filmo Morgaŭlando (Tomorrowland), unu el la scenoj havas la Urbon de la artoj kaj sciencoj kiel filmlokon. Kiel aspekte estonteca loko, la Urbo estis ankaŭ uzita en la sciencfikcia serio Westworld (tria sezono), en kiu la rakonto okazas en 2052.

Elementojredakti fonton

La Urbo de la artoj kaj sciencoj estas organizita ĉirkaŭ tri ĉefaj temoj: la artoj, la sciencoj, kaj la naturo. Troviĝas la jenaj konstruaĵoj:

  • la Hemisfèric: okulforma. Ĝi enhavas IMAX-kinejon, kaj planetarion. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 14 000 m².
  • La muzeo de la sciencoj Princo Felipe: forme de dinosaŭra skeleto. Ĝi estas interaga sciencmuzeo. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 40 000 m², trietaĝan.
  • la Umbracle : botanika ĝardeno de pli ol 17 500 m², kovrita de arkoj. Ene troviĝas la "promenejo de la skulptaĵoj" (Paseo de las Esculturas), ekstera artgalerio.
  • la Oceanogràfic: nufarforma oceanario. Ĝi estas verko de la arkitekto Félix Candela, kaj estas la plej granda eŭropa akvario kun areo de 110 000 m² kaj 42 milionoj da litroj da akvo, pumpita en la plaĝo de la Malva-Rosa.
  • la palaco de la Artoj Reĝino Sofía: ŝipforma, ĝi enhavas plurajn ĉambroj dediĉitajn al la artoj kaj al muziko.
  • la ponto de la Assut de l'Or: harpforma ponto longa je 180 metroj supre la ĝardenoj de la Turia.
  • la Ágora: kovrita placo. La konstruaĵo, metala strukturo alta je 80 metroj kaj okupanta areon de 5 000 m², estis inaŭgurita bonvenigante la tenisturniron de la Valencia Komunumo, novembre de 2009.

Fotogalerioredakti fonton

Notoj kaj referencojredakti fonton

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov