Uro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun eŭropa bizono. |
Pri la aliaj signifoj de URO rigardu en URO.
Uro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bos primigenius | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||||
Bos primigenius primigenius | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Uro (Bos taurus primigenius) estis sovaĝa formo de palearkta bovo. Uroj formortis en la jaro 1627 en Pollando.
La vorto venas de la latine vorto urus[1], kiu estis origine transprenita de ĝermana lingvo (malnovaltgermane estis ūr kaj malnovnordlande úr).
Laŭ novaj genetikaj esploroj (DNA-analizoj de mitokondrioj) la praavoj de la malsovaĝaj bovoj apartenis al okcidentazia subspecio de uro [2][3] – nur la hinda zebuo eble havas alian originon[4].
Aspekto
La uro estis konsiderinde pli granda ol la hodiaŭaj bovoj.Krome ekzistis sufiĉe granda seksa duformismo.Laŭ novaj taksaĵoj la grando de la maskloj variis de 1,60 ĝis 1,80 metroj,dum tiu de la femaloj estis ĉirkaŭ 1,50 metroj.[5]Kelkaj aŭtoroj tamen restas je taksaĵoj ĝis pli ol 2 metroj por la maskloj[6].Tiun necertecon kaŭzas la fakto, ke la nombro de trovitaj skeletoj estassufiĉe malgranda. Dum oni trovis multajn unuopajn ostojn, la nombro depli-malpli kompletaj skeletoj estis ĝis la jaro 2002 nur 15[7].
Kelkaj aŭtoroj supozas, ke la grando variis laŭ la tempo: La plej grandaj –ĝis 2 metroj – vivis laŭ ili pli frue, dum en postaj epokoj ili estis malpligrandaj.
La maso povis atingi 800 ĝis 1 000 kg.
La kornoj estis kurbigitaj antaŭen en formo de lirokaj formis kun la frunto angulon de ĉirkaŭ 60°.La pintoj kelkfoje iomete supreniris[8].La preciza formo povis iomete varii inter la individuoj.La longo de la kornoj povis atingi 107 cm ĉe la maskloj[9], dum ĉe la femaloj nur 70 cm[5].
La dorso estis rektlinia, kaj la kruroj estis proporcie iomete pli longaj ol ĉe lahodiaŭaj bovoj.
La felo de la uroj vivantaj en norda kaj meza Eŭropo estis ĉe la femalojmalhele ruĝbruna kun ruĝbruna dorsostrio, dum ĉe la maskloj multe pli malhela,ofte preskaŭ nigra, kun dorsostrio grizblanka.Ĉe la rasoj el la suda Eŭropo la maskloj estis hel- ĝis grizbrunaj, en norda Afrikoruĝbrunaj kun hela selo.
La mamoj de la femaloj estis malgrandaj kaj apenaŭ videblaj.
Vivmaniero
La uro vivis en ne tro densaj arbaroj kaj en arbar-stepoj [5].Ili estis tag-aktivaj kaj paŝtis sin precipe per greso, krome ankaŭ per aliaj herboj,folioj, branĉoj kaj glanoj.Sammaniere nutras sin hodiaŭ bovoj lasitaj en la naturo[10].La uraj gregoj estis malgrandaj kaj konsistis elunu masklo, kelkaj inoj kaj ties idoj.La maskloj vehemente batalis inter si pri la rajto gvidi gregon.
Dum vintro la inoj kun siaj idoj formis vagantajn gregojn, dum la masklojokupis po proprajn teritoriojn, kiujn ili defendis kontraŭ aliaj.
Laŭ la megaherbvorul-teorio la uro estis unu de la megaherbvoruloj, pro kies influo la laŭnaturapejzaĝo en meza Eŭropo ne estis tute kovrita de arbaroj, sed konsistis grandparte el mozaiko elarbaretoj kaj herbejoj.
Dum la holoceno ili estis ĉasataj de leonoj (Panthera leo),tigroj (Panthera tigris) kaj lupoj (Canis lupus)[11].En Eŭropo iliaj ĉefaj preduloj estis lupoj, en la balkanaj regionoj kromeleonoj [5].
Ankaŭ la homo ĉasis la uron, kun ĉiam pligrandiĝanta intenseco, ĝisla fina ekstermado.
Origino
La uro aperis unue en Hindio antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj[12]. De tie ĝi disvastiĝis alMezoriento kaj aliaj partoj de Azio. Eŭropon ĝi atingis antaŭ ĉirkaŭ250 000 jaroj [13], laŭ alia opinio eĉ jam antaŭ750 000 jaroj[14].
Multaj sciencistoj distingas tri subspeciojn, vivintajn vaste dise tra la malnova mondo.Ili estas:
- la uro de Eŭropo kaj Mezoriento (Bos primigenius primigenius) ;
- la uro azia aŭ hinda (Bos primigenius namadicus ;
- la uro nordafrika (Bos primigenius africanus = Bos primigenius opisthonomous = Bos primigenius mauretanicus)[15] ». (vidu la apudan mapon).
Ankaŭ ekzistis malbone konataj regionaj formoj, kaj eble eĉ ne deskriptitaj pluaj subspecioj. La uro de Sicilio ekzemple estis je 20 % malpli granda ol tiu sur la kontinento.
La uro estis tre ofte reprezentita en prahomaj pentraĵoj de la malfrua malnovŝtona epoko, i. a. en la groto Lascaux.
En norda Afriko, Azio kaj la mediteranea regiono ĝi estis ekstermita relative frue,nur en meza Eŭropo ĝi vivis tra la mezepoko ĝis la frua moderna epoko.
Rebredado
En la 1920-aj jaroj du direktoroj de bestĝardenoj –Heinz Heck en Munkeno kaj Lutz Heck en la zoologia ĝardeno de Berlino –provis per rebredado krei bovan rason, kiu similas al la ekstermita uro.La rezulto de la rebredado, nomita hek-bovo aŭ nov-uro, jam tre similas al la uro –almenaŭ laŭ la ekstera aspekto, estas tamen ankoraŭ malpli granda.
Hodiaŭ hek-bovoj vivas en diversaj naturparkoj. Plej fama pro siaj libere vivantaj hek-bovojestas la naturrezervejo Oostvaardersplassen (Nederlando),kie ili servas kielekologia ekvivalento de la ekstermita uro.
Averto
La vorton uro kelkfoje en esperantlingvaj vortaroj oni malĝuste uzas por nomi eŭropan bizonon.
Referencoj
Literaturo
- Heymanowski, K. 1983 : Les derniers aurochs dans le monde et la protection de l'espèce. Revue forestière française, XXXV (35), 6, 473–478. france