i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Paculo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 13:10, 12 jul. 2019 (UTC)

Parenceco

Saluton, Paculo. Mi ĵus vidis, ke vi lingve sufiĉe nekutime ŝanĝis la artikolon Parenceco. Ĉar tia lingvaĵo estas por la plej multaj legantoj kaj uzantoj apenaŭ komprenebla, mi malfaris la tuton, kiel jam antaŭe alia uzanto. Kion vi celis per via ŝanĝo? --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 25 aŭg. 2019 (UTC)

Community Insights Survey

RMaung (WMF) 16:15, 9 sep. 2019 (UTC)

Reminder: Community Insights Survey

RMaung (WMF) 19:44, 20 sep. 2019 (UTC)

Amasa forigado de -in-sufikso

Mi rimarkis ke vi amase korektas artikolojn, forigante -in-sufikson. Ĉu vi anticipe diskutis tion kaj ricevis aprobon de la komunumo? Vikipedio estas ne persona ludejo, sed enciklopedio, do neniu amasa korektado povas esti farita sen anticipa komunuma aprobo. RG72 (diskuto) 08:05, 29 jan. 2020 (UTC)

Tiukadre vi uzas la pronomon ri en artikolo Travis Alabanza. Vi rajtas uzi tiun pronomon en privata uzado (ekzemple en tiu diskutejo), sed mi komprenas, ke la esperantlingva Vikipedio uzas en siaj artikoloj Esperanton kaj ne Reformitan Esperanton, pri kio eĉ estas multaj diversaj reformoproponoj. Tiuj reformoj povas kaj devas esti montritaj, sed ne devas esti uzitaj kvazaŭ tio estas la Esperanto ĝenerale uzata de la Esperanto komunumo aŭ de la vikipediista komunumo. Tio estas mia persona opinio. Vi trovos multajn kontraŭulojn en Vikipedio, kiuj agados prave. Kaj se vi ne trafos tiom multajn, bedaŭrinde tio okazos, ĉar malmultaj legas la redaktojn. Krome mi apogas la rajtojn de ajnaj personoj super ajna diskriminacio. Unu afero estas la lingvo kaj alia la socia sinteno; ili ambaŭ rilatas unu al la alia, sed ne nepre katenitaj.--kani (diskuto) 14:23, 5 feb. 2020 (UTC)

Ĝis nun, nur la anglalingva vikipedio aparte traktas ĉi tiun demandon apud la stilogvido. Ŝajnas al mi justa:

en:Wikipedia:Manual of Style/Gender identity Pauchjo (diskuto) 14:32, 5 feb. 2020 (UTC)

Do, uzu ĝin en la anglalingva vikipedio.--kani (diskuto) 15:32, 5 feb. 2020 (UTC)
Tio povas funkcii en persona teksto, artikolo en gazeto, literatura verko, parolado ktp., sed unu afero estas opinioj de gramatikistoj aŭ reformemuloj kaj alia la vikipedia komunumo kaj iniciato. La vikipediaj artikoloj ne estas personaj, sed kolektivaj. Mi ne rajtas trudi mian opinion en Vikipedio. Pro tio oni devas tendenci al objektiveco, tio estas la komuna sciaro kaj eviti personajn kampanjojn kiuj estas taŭgaj en aliaj medioj, sed ne tiom en Vikipedio, kie tio rezultus en konstanta korektobatalado.--kani (diskuto) 15:38, 5 feb. 2020 (UTC)

Mi plene konsentas kun uzanto:kani, sed konstatas ke ĝi estas tre emocia temo por iuj. Mi konsilas meti la demandon al ĉiuj pri regulo koncerne ĉion ĉi ĉe la diskutopaĝo de Vikipedio:Stilogvido por eventuale konkludi al komunume akceptita normo. Pauchjo (diskuto) 16:18, 5 feb. 2020 (UTC)Ĉu oni do tute ne priparolu neduumajn personojn?

Bonvolu kontribui laŭ la plaĉo. Ni ĉiuj havas propran voĉon, sed vikipedio havu kunlaborate kolektivan voĉon. Por garantii kiel eble plej bonan kvaliton de la enhavo, interkonsento pri kondiĉoj de kunlaborado estas necesa. Viaj kontribuoj tuŝas tiklan punkton por pluraj uzantoj, do anstataŭ disputoj, mi proponis meti la temon al argumentado –kaj eventuale voĉdonon pri ĉefaj punktoj– ĉe la diskutpaĝo de la stilogvido. Adicie, mi provizis ekzemplon de jam konsentitaj reguloj apud la anglalingva vikipedio (kiu reprezentas la plej ampleksan reton de vikimedianoj), por ke la tasko estu pli strukturita pro apogo sur jam konsentitaj normoj. Pauchjo (diskuto) 17:37, 5 feb. 2020 (UTC)

Subskribo

Kiam vi skribas ion ĉe diskutpaĝo, bonvolu fini per ~~~~. Ĉi tio aldonas la daton de via mesaĝo kaj vian nomon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:32, 5 feb. 2020 (UTC)DankonPaculo (diskuto) 17:52, 5 feb. 2020 (UTC)