Valérie Pécresse

franca politikistino

Valérie PÉCRESSE [valeʁi pekʁɛs], naskonome Roux (naskiĝis la  14-an de julio 1967(nun 1967-07-14) en Neuilly-sur-Seine) estas franca politikistino. Ŝi estas Prezidanto de la Regiona Konsilio de Francilio ekde 2015. Ŝi estas membro de partio "Les Républicains" (LR). Ŝi estis membro de la Nacia Asembleo de 2002 ĝis 2007 kaj denove de 2012 ĝis 2016.

Valérie Pécresse
Persona informo
Valérie Pécresse
NaskonomoValérie Anne Émilie Roux
Naskiĝo14-an de julio 1967 (1967-07-14) (56-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materHEC ParisNacia Lernejo pri Administrado vd
PartioLes RépublicainsUnuiĝo por Popola MovadoRassemblement Pour la RépubliqueLes Républicains • Libres vd
Familio
PatroDominique Roux vd
PatrinoCatherine Bertagna vd
Edz(in)oJérôme Pécresse vd
InfanojBaptiste Pécresse • Clément Pécresse • Émilie Pécresse vd
Profesio
Okupopolitikistoministro • magistrato vd
Laborkampopolitiko vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Valérie Pécresse estis Ministro pri Supera Instruado, Esplorado kaj Novigado de 2007 ĝis 2011 kaj Ministro pri Buĝeto kaj Registara proparolanto de 2011 ĝis 2012 dum la registaro de François Fillon.

En julio 2021, Pécresse diskonigis sian kandidatecon por la Respublikana nomumo en la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.[1][2] En decembro 2021, ŝi gajnis la Respublikanan nomumon.[3]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valérie Pécresse en la baza angla Vikipedio.