Les Républicains

politika partio en Francio

Les Républicains (LR) (esperante La Respublikanoj) estas franca gaŭlisma kaj liberal-konservativa politika partio, vicigita dekstre kaj centrodekstre de la politika spektro. Rezultante en 2015 el la ŝanĝo de nomo kaj statutoj de Union pour un mouvement populaire (UMP), fondita en 2002, ĝi estas daŭrigo de la ĉefaj francaj konservativaj partioj: UNR, UDR, RPR kaj UMP.

Les Républicains
Emblemo de Les Républicains
partio
Lando Francio
PrezidantoChristian Jacob
Fondiĝo30-a de majo 2015
Ĉefa sidejoParizo
Koloro(j)               blua, blanka, ruĝa
IdeologioGaŭlismo, Konservativismo, liberal-konservativismo, Kristana demokratio
Internacia aliĝoCentrodemokratia Internacio, Internacia Demokratia Unio
Junulara organizaĵoLes Jeunes Républicains
Retejohttps://republicains.fr/
vdr

Ĝi estis la ĉefa opozicia partio dum la prezidanteco de François Hollande (PS), antaŭ ol sperti gravan malsukceson kun la elimino de François Fillon en la unua raŭndo de la prezidanta baloto de 2017 en Francio. La partio restas la unua parlamenta opozicia forto al la registaro, ĉi-foje kontraŭ Emmanuel Macron (LREM).

Eksteraj ligiloj