Val-d'Oise

franca departemento

Val-d’Oise [valdwaz] estas franca departemento en la regiono Francilio. Ĝi troviĝas norde de Parizo kaj ĝia numero estas 95. Ĝi etendiĝas sur 1 246 km2 kaj havas 1 197 264 loĝantojn.

Val-d'Oise
Situo de Val-d'Oise
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoFrancilio
Numero95
PrefektejoPontoise (administra centro en Cergy)
SubprefektejojArgenteuil
Sarcelles
Prezidanto de la
departementa konsilio
Arnaud Bazin
PrefektoYannick Blanc
Statistikaĵoj
Loĝantaro1 256 607 (2021)
Areo1 246 km²
Loĝdenso1 009 /km²
Subdividoj
Arondismentoj3
Kantonoj21
Komunumaroj16
Komunumoj185
vdr

La departemento tute enhavas 185 komunumojn.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Geografio

Ĝi enhavas multe da novaj urboj kiel Cergy kiu estis konstruita inter la jaroj 1960 kaj 1980. Tiuj urboj plenigis antaŭan agrikulturan regionon kies ĉefurbo estis Pontoise. Kvankam granda parto de tiu malgranda departemento estas okupata de urboj, oni ankoraŭ povas vidi kelkajn arbarojn (Écouen, L'Isle-Adam, Cormeilles, Beauchamp, Taverny) kaj lagojn kie estas kelkaj plezurhavenoj.

Ekonomio

Turismo havas ankaŭ grandan signifon: monaĥejoj de Royaumont kaj Maubuisson, Nacia Muzeo pri la Renesanco en Écouen, arkeologiaj fosaĵoj en Guiry-en-Vexin, kaj la urbo Enghien-les-Bains. La ĉefurbo estas Cergy-Pontoise.

Ĉefaj urboj

Vidu ankaŭ