Valle de Sedano

Valle de Sedano [BAlje deseDAno] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la plej oriento de la komarko Páramos. La loknomo Valle de Sedano povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de Sedano, alude al loĝloko Sedano, kiu estas la municipa ĉefurbo.

Valle de Sedano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo09142
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro428  (2023) [+]
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 45′ U (mapo)42.716944444444-3.7488888888889 [+]
Alto751 m [+]
Areo264 km² (26 400 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Valle de Sedano (Provinco Burgoso)
Valle de Sedano (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Sedano
Valle de Sedano
Situo de Valle de Sedano
Valle de Sedano (Hispanio)
Valle de Sedano (Hispanio)
DEC
Valle de Sedano
Valle de Sedano
Situo de Valle de Sedano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Sedano [+]
vdr

Geografio

Valle de Sedano en la komarko Páramos.
Blazondomoj en Cortiguera.
Escalada.
Pordego de la preĝejo de Escalada.
Tur-Palaco de Gallo en Escalada.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas dek ses loĝlokojn, okupas totalan areon de 264,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 409 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, krom la ĉefurbon, enhavas jenajn dek submunicipojn: nomeCubillo del Butrón, Escalada, Gredilla de Sedano, Moradillo de Sedano, Nidáguila, Orbaneja del Castillo, Pesquera de Ebro, Quintanaloma, Quintanilla Escalada, Terradillos de Sedano kaj Valdelateja, plus kvar loĝlokojn nome Cortiguera, Mozuelos de Sedano, Nocedo kaj Turzo.

Historio

Estis trovitaj restaĵoj de Paleolitiko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo la 20an de novembro 1812 la retiriĝinta franca armeo rabadis en la areo.

Basconcillos formis parton de la komunumo Partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumaron Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; dum en la Censo de Floridablanca de 1787, ĝi estis senjorlanda jurisdikcio kies reganto estis la Markizlando de Aguilar de Campoo.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, kiel la Kanjono de Ebro ĉe Orbaneja del Castillo.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanikaj preĝejoj, arkeologiaj kuŝejoj de dolmenoj, ktp.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

Estas ventogeneratoroj.

Bildoj

Vidu ankaŭ

Notoj