Velsono

konsonanto prononcata per la malantaŭa paro de la lango

Velsonoj, velaroj, aŭ velaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la malantaŭa parto de la lango (la langa dorso) kontraŭ la palata velo.

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
v • d • r

Ĉar la vela regiono de la buŝa plafono estas relative vasta kaj la moviĝoj de la langa dorso ne estas tre precizaj, velaroj facile spertas asimiladon, movante sian artikulacion dorsenfrunten dependante de la kvalito de apudaj vokaloj. Ili ofte aŭtomate iĝas "fruntigitaj", tio estas parte aŭ tute palataj antaŭ sekvanta antaŭa vokalo, kaj "retiritaj" antaŭ dorsa vokalo.

Palataligitaj velsonoj (kia la angla /k/ en keencube) fojfoje nomatas palatovelaroj.

Multaj lingvoj ankaŭ havas labialigitajn velarojn, kia [kʷ], en kiu la artikulacion akompanas rondigo de la lipoj. Ankaŭ ekzistas labial-velaraj konsonantoj, kiuj duoble artikulaciiĝas ĉe la velo kaj ĉe la lipoj, kia [k͡p]. Tiu distingo malaperas ĉe la alproximanto [w], ĉar labialigo engaĝas la aldonon de labiala alproximiĝa artikulacio al la sono, kaj tiu ambigua situacio ofte nomiĝas labial-velara.

La velaraj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFAPriskriboEkzemplo
LingvoOrtografioIFASignifo
ŋvelara nazaloAnglaring[ɹɪŋ]ringo
ksenvoĉa velara plozivoAnglaskip[skɪp]salteti
ɡvoĉa velara plozivoAnglaget[ɡɛt]akiri
xvela frotsono senvoĉaGermanaBauch[baʊx]abdomeno
ɣvela frotsono voĉaMargiɣàfə́[ɣàfə́]sago
ʍsenvoĉa labial-velara alproksimantoAnglawhich[1][ʍɪtʃ]kiu
ɰvelara alproksimantoHispanapagar[2][paɰaɾ]pagi
velara laterala alproksimantoMez-Wahgiaʟaʟe[aʟaʟe]kapkirle
wlabial-velara alproksimantoAnglawitch[wɪtʃ]sorĉistino


Piednotoj

Vidu ankaŭ