Vienne (departemento)

franca departemento
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vienne

Vienne [vjɛn] estas franca departemento en la regiono Nova Akvitanio. Ĝia nomo venas de la rivero Vienne.

Vienne
Insigno de Vienne
Situo de Vienne
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoNova Akvitanio
Numero86
PrefektejoPoitiers
SubprefektejojChâtellerault
Montmorillon
Prezidanto de la
departementa konsilio
Bruno Belin
PrefektoMarie-Christine Dokhelar
Statistikaĵoj
Loĝantaro439 385 (2021)
Areo6 990 km²
Loĝdenso63 /km²
Subdividoj
Arondismentoj3
Kantonoj19
Komunumaroj19
Komunumoj280
vdr

La departemento entute enhavas 280 komunumojn.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Historio

La departemento de Vieno formiĝis en 1790 el partoj de la eks-provincoj de Poitou, Touraine, kaj Berry.

Geografio

Vieno situas apud la departementoj de Indre-et-Loire norde kaj nordoriente, Indre oriente, Haute-Vienne sudokcidente, Charente sude, Deux-Sèvres okcidente, kaj Maine-et-Loire nordokcidente.

La ĉefriveroj estas Vieno kaj Charente.

Mapo de Vienne


Ekonomio

La fabrikado de fromaĝo estas grava industrio de Vieno.

Kulturo

La preĝejo de Saint-Savin sur Gartempe, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, troviĝas en Vienne.

Esperantujo

En la departemento troviĝas la vilaĝo Bouresse, kie troviĝas la esperanto-staĝejo Kvinpetalo.

Vidu ankaŭ