VietJet Air

VietJetAir estas malaltkosta aviadentrepreno en Vjetnamio. Krom ĝi, ekzistas alia malaltpreza aviadentrepreno en Vjetnamio, nome Jetstar Pacific Airlines. La sidejo de la entrepreno troviĝas en Hanojo, la centro de funkciado estas en Saigono. La firmao estis fondita en 2007 kaj ĝia unua flugo okazis en 2011. Ĝis decembro 2014, la aviadentrepreno transportis 10 milionojn da pasaĝeroj. Ĝi ofertas flugojn al kaj de pluraj flughavenoj en Vjetnamio: Hanojo, Saigono, Hai Phong, Thanh Hoa, Vinh, Dong Hoi, Hue, Da Nang, Quy Nhon, Buon Ma Thuot, Da Lat, Nha Trang, Can Tho, Phu Quoc. La entrepreno alflugas 5 internaciajn celojn en Azio, nome: Seulo, Bangkoko, Tajpeo, Singapuro, Tajlando.

VietJet Air
IATA
VJ
ICAO
VJC
Voksigno
VIETJET
Fondita2007
NabojFlughaveno Tan Son Nhat
Fokus-urbojFlughaveno Noi Bai
Programo por oftaj flugantoj?
Aviadilaro19
Cellokoj
ĈefsidejoHo-Chi-Minh-urbo (Vjetnamujo)
ĈefulojLuu Duc Khanh
Retejo: www.vietjetair.com
vdr
VietJet Air

En 2014, la aviadentrepreno subskribis kontrakton kun Airbus por aĉeto kaj luado de 100 aviadiloj de la tipoj Airbus Al320 kaj Al321. Laŭ tiu kontrakto, la aviadentrepreno akiras 10 aviadilojn ĉiujare. En 2014 35% de la de ĝi transportitaj pasaĝeroj estis enlandaj pasaĝeroj en Vjetnamio.