Saltu al enhavo

Villagonzalo Pedernales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villagonzalo Pedernales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo09195
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 862  (2023) [+]
Loĝdenso143 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 44′ U (mapo)42.301388888889-3.736388888888942° 18′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto900 m [+]
Areo13 km² (1 300 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villagonzalo Pedernales (Provinco Burgoso)
Villagonzalo Pedernales (Provinco Burgoso)
DEC
Villagonzalo Pedernales
Villagonzalo Pedernales
Situo de Villagonzalo Pedernales
Villagonzalo Pedernales (Hispanio)
Villagonzalo Pedernales (Hispanio)
DEC
Villagonzalo Pedernales
Villagonzalo Pedernales
Situo de Villagonzalo Pedernales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villagonzalo Pedernales [+]
vdr

Villagonzalo Pedernales [biljagonZAlo pederNAles] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Villagonzalo Pedernales estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Gonzalo Silikoj, alude al fondinto Gonzalo Téllez, grafo de Cerezo kaj Lantarón en la 9-a jarcento.

Geografioredakti fonton

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Preĝejo de de Sankta Vincento.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 853 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo, kaj reakiris milon da loĝantoj en la 21-a jarcento.

Ĝi distas 8 km de la centro de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villabilla de Burgos, Burgos, Albillos, Arcos de la Llana kaj Villariezo.

Historioredakti fonton

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Villagonzalo Pedernales formis parton de la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Grafo de Villariezo nomumis ordinaran urbestron.

Aktualoredakti fonton

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Vincento, arkeologiaj kuŝejoj kaj muzeo de bonsajo.

Vidu ankaŭredakti fonton

Notojredakti fonton

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov