Villayerno Morquillas

Villayerno Morquillas [biljaĜERno morKIljas] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La termino Villayerno estus komprenebla ne-etimologie kiel Vilaĝo de la Bofilo (vidu suben ĉe Historio), dum Morquillas estas aludo al la trafluanta rivero.

Villayerno Morquillas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo09191
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro213  (2023) [+]
Loĝdenso24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 38′ U (mapo)42.395277777778-3.6394444444444 [+]
Alto927 m [+]
Areo9 km² ( 900 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villayerno Morquillas (Provinco Burgoso)
Villayerno Morquillas (Provinco Burgoso)
DEC
Villayerno Morquillas
Villayerno Morquillas
Situo de Villayerno Morquillas
Villayerno Morquillas (Hispanio)
Villayerno Morquillas (Hispanio)
DEC
Villayerno Morquillas
Villayerno Morquillas
Situo de Villayerno Morquillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villayerno Morquillas [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,170 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 209 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte duoniĝis ĝis la 1980.aj jaroj; sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj akiris preskaŭ 100 novajn loĝantojn.

Ĝi distas 8 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la riveroj Morquillas kaj Hurones.

Historio

Estas restaĵoj de Ĥalkolitiko kaj de romianoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Villayerno kaj Morquillas estis dekomence du apartaj kernoj tiuepoke. Laŭ dokumentoj de la monaĥejoj kiuj havis propraĵojn tie (ĉefe la Monaĥejo de Sankta Johano de Burgos), la origina nomo de Villayerno estis Villa de Infernu (Vilaĝo de Infero) kaj la unua referenca mencio estas de la jaro 942 nome "Villa quae dicitur Inferno, in Castella...". Estas kompreneble, ke oni koruptis la nomon por eviti finomon, Siaflanke, Morquillas estas diminutivo de la eŭska vorto "murko" kaj aperas en dokumentoj de la Monaĥejo de Sankta Johano de Burgos de 1154 kiel Murchelas [Murkelas] kaj signifas "ujo" aŭ "termuro". [1]

La kuna nomo Villayerno Morquillas datas de fino de la 15-a jarcento.

Villayerno Morquillas formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en la Censo de Floridablanca de 1787. Estis reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Nuestra Señora de la Vega.

Vidu ankaŭ

Notoj