Virina Futbala Mondopokalo 2019

La Virina Futbala Mondopokalo 2019 estis la oka futbala mondopokalo por virinaj landaj teamoj. Ĝi okazis inter la 7-a de Junio kaj la 7-a de Julio 2019 en naŭ urboj en Francujo. 24 teamoj partoprenis en la duetapa konkurso, kiu enhavis entute 52 ludojn. La teamo de Usono fariĝis ĉampiono kaj tiel defendis sian titolon.

Virina futbala mondopokalo 2019
FIFA Women's World Cup 2019
Coupe du monde de football féminin 2019
Turniraj detaloj
Loko Francio
Datoj7-a de junio - 7-a de julio 2019
Teamoj24 (el 6 konfederacioj)
Ejoj(en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Usono
Dua pozicio Nederlando
Tria pozicio Svedujo
Kvara pozicio Anglujo
Turniraj statistikoj
Matĉoj52
Goloj146  (2,81 matĉe)
Spektantoj1 131 312  (21 756 matĉe)
Golreĝo(j) Megan Rapinoe (6 goloj)
Plej bona ludisto Megan Rapinoe
vdr

Aranĝanto

De la 6-a de marto 2014 la membraj asocioj de FIFA povis kandidati pri aranĝi la ĉampionadon. Ĝis la 15-a de Aprilo 2014 ili devis deklari intereson kaj ĝis la 31-a de oktobro 2014 sendi la kandidatodokumentoj. Al tiu decido la FIFA kunligis la aranĝon de la sub-20-jara virina futbala mondopokalo 2018.[1] Kvin ŝtatoj deklaris intereson. El tiuj nur du prezentis oficialajn dokumentojn al la FIFA.

Ŝtatoj, kiuj nur deklaris intereson:

Ŝtatoj, kiuj sendis dokumentojn:

En voĉdono je la 19-a de marto 2015 Francujo gajnis la rajton aranĝi la du mondoĉamionadojn.[2]

Konkursejoj

Konkursejoj de la Virina Futbala Mondopokalo 2019

La 14-an de Junio 2017 la franca futbala asocio publikigis la naŭ urbojn kaj stadionojn kie la konkurso okazas.[3] La malferminta ludo okazis en Parizo. En ĉiu urbo okazis ludo de la dua etapo. En Liono ne okazis grupoludoj. Ĝi estis la loko de ambaŭ duonfinaloj kaj de la finalo.

  • Stade de Alpes, Grenoblo (5 ludoj)
  • Stade Océane, Havro (7 ludoj)
  • Parc Olympique Lyonnais, Liono (3 ludoj)
  • Stade de la Mosson, Montpellier (5 ludoj)
  • Allians Riviera, Nico (6 ludoj)
  • Parc de Princes, Parizo (7 ludoj)
  • Stade August-Delaune, Reims (6 ludoj)
  • Roazhon Park, Renno (7 ludoj)
  • Stade du Hainaut, Valencieno (6 ludoj)

Partoprenantoj

24 teamoj partoprenis en la konkurso. La teamo de la aranĝanta asocio estis aŭtomate kvalifikita. Krom en Eŭropo la teamoj kvalifikis sin per la kontinentaj ĉampionadoj. En Eŭropo la teamoj kvalifikis sin per apartaj grupoludoj. Ekzistis sep grupoj el kiuj la unuarangaj kvalifikis sin. Ankaŭ unu el duarangaj teamoj estis kvalifikita.

La FIFA disdonis la 23 ceterajn lokojn laŭ aparteno al kontinenta konfederacio. La konfederacion de la aranĝanto oni ne konsideras. La konfederacio de Sudameriko (CONMEBOL) havas 2,5 lokojn kaj la konfederacio de Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) havas 3,5 lokojn. La triaranga teamo de Sudameriko Argentino gajnis lokon en du ludoj kontraŭ Panamo, kiu estis la kvarranga teamo de CONCACAF.

Ĉilio, Jamajko, Skotlando kaj Sud-Afriko unuafoje partoprenis en la mondopokalo. La teamoj de Brazilo, Germanujo, Japanujo, Niĝerio, Norvegujo, Svedujo kaj Usono kvalifikis sin por ĉiu mondopokalo.

La jenaj landaj teamoj partoprenis en la konkurso:

1 Teamo de la gastiga lando Francujo   
8 el Eŭropo (UEFA) Anglujo Germanujo Italujo Nederlando
  Norvegujo Skotlando Svedujo Hispanujo
3 el Sudameriko (CONMEBOL) Argentino Brazilo Ĉilio 
3 el Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) Jamajko Kanado Usono 
3 el Afriko (CAF) Kameruno Niĝerio Sud-Afriko 
5 el Azio (AFC) Aŭstralio Ĉinujo Japanujo Sud-Koreujo
  Tajlando   
1 el Oceanio (OFC) Nov-Zelando

Lotado de grupoj

La 8-an de Decembro 2018 en Parizo la FIFA lotumis la teamojn inter la ses grupoj kun po kvar teamoj. Por tio la teamoj estis disdonitaj al kvar potoj laŭ la monda rangoordo. La plej bonaj teamoj kaj la teamo de la aranĝanto troviĝas en la unua poto. En ĉiu grupo troviĝu po unu teamo el la kvar potoj. Ankaŭ nur po unu teamo de kontinenta konfederacio estu en grupo. Tio ne estas ebla por la naŭ eŭropaj teamoj. Tial tri grupoj havas du eŭropajn teamojn.

Poto 1Poto 2Poto 3Poto 4
3 Francujo7 Nederlando14 Sud-Koreujo36 Argentino
1 Usono8 Japanujo15 Ĉinujo38 Ĉilio
2 Germanujo9 Svedujo16 Italujo39 Niĝerio
4 Anglujo10 Brazilo19 Nov-Zelando46 Kameruno
5 Kanado12 Hispanujo20 Skotlando48 Sud-Afriko
6 Aŭstralio13 Norvegujo29 Tajlando53 Jamajko

Rezultoj

Grupa etapo

La unuarangaj, duarangaj kaj la kvar plej bonaj triarangaj teamoj de la grupoj atingis la duan etapon.

La horindikoj estas laŭ la loka centroeŭropa somera tempo.

Grupo A

rangolanda teamogolojpoentoj
1 Francujo7:19
2 Norvegujo6:36
3 Niĝerio2:43
4 Sud-Koreujo1:80
17-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
Francujo4:0 (3:0) Sud-Koreujo
28-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
Norvegujo3:0 (3:0) Niĝerio
1312-a de junio 2019, 15:00 h en Grenoblo
Niĝerio2:0 (1:0) Sud-Koreujo
1412-a de junio 2019, 21:00 h en Nico
Francujo2:1 (0:0) Norvegujo
2517-a de junio 2019, 21:00 h en Renno
Niĝerio0:1 (0:0) Francujo
2617-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
Sud-Koreujo1:2 (0:1) Norvegujo

Grupo B

rangolanda teamogolojpoentoj
1 Germanujo6:09
2 Hispanujo3:24
3 Ĉinujo1:14
4 Sud-Afriko1:80
38-a de junio 2019, 15:00 h en Renno
Germanujo1:0 (0:0) Ĉinujo
48-a de junio 2019, 18:00 h en Havro
Hispanujo3:1 (0:1) Sud-Afriko
1512-a de junio 2019, 18:00 h en Valencieno
Germanujo1:0 (1:0) Hispanujo
1613-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
Sud-Afriko0:1 (0:1) Ĉinujo
2717-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
Sud-Afriko0:4 (0:3) Germanujo
2817-a de junio 2019, 18:00 h en Havro
Ĉinujo0:0 Hispanujo

Grupo C

rangolanda teamogolojpoentoj
1 Italujo7:26
2 Aŭstralio8:56
3 Brazilo6:36
4 Jamajko1:120
59-a de junio 2019, 13:00 h en Valencieno
Aŭstralio1:2 (1:0) Italujo
69-a de junio 2019, 15:30 h en Grenoblo
Brazilo3:0 (1:0) Jamajko
1713-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
Aŭstralio3:2 (1:2) Brazilo
1814-a de junio 2019, 18:00 h en Reims
Jamajko0:5 (0:2) Italujo
2918-a de junio 2019, 21:00 h en Grenoblo
Jamajko1:4 (0:2) Aŭstralio
3018-a de junio 2019, 21:00 h en Valencieno
Italujo0:1 (0:0) Brazilo

Grupo D

rangolanda teamogolojpoentoj
1 Anglujo5:19
2 Japanujo2:34
3 Argentino3:42
4 Skotlando5:71
79-a de junio 2019, 18:00 h en Nico
Anglujo2:1 (2:0) Skotlando
810-a de junio 2019, 18:00 h en Parizo
Argentino0:0 (0:0) Japanujo
1914-a de junio 2019, 15:00 h en Renno
Japanujo2:1 (2:0) Skotlando
2014-a de junio 2019, 21:00 h en Havro
Anglujo1:0 (0:0) Argentino
3119-a de junio 2019, 21:00 h en Nico
Japanujo0:2 (0:1) Anglujo
3219-a de junio 2019, 21:00 h en Parizo
Skotlando3:3 (1:0) Argentino

Grupo E

rangolanda teamogolojpoentoj
1 Nederlando6:29
2 Kanado4:26
3 Kameruno3:53
4 Nov-Zelando1:50
910-a de junio 2019, 21:00 h en Montpellier
Kanado1:0 (1:0) Kameruno
1011-a de junio 2019, 15:00 h en Havro
Nov-Zelando0:1 (0:0) Nederlando
2115-a de junio 2019, 15:00 h en Valencieno
Nederlando3:1 (1:1) Kameruno
2215-a de junio 2019, 21:00 h en Grenoblo
Kanado2:0 (0:0) Nov-Zelando
3320-a de junio 2019, 18:00 h en Reims
Nederlando2:1 (0:0) Kanado
3420-a de junio 2019, 18:00 h en Montpellier
Kameruno2:1 (0:0) Nov-Zelando

Grupo F

rangolanda teamogolojpoentoj
1 Usono18:09
2 Svedujo7:36
3 Ĉilio2:53
4 Tajlando1:200
1111-a de junio 2019, 18:00 h en Renno
Ĉilio0:2 (0:0) Svedujo
1211-a de junio 2019, 21:00 h en Reims
Usono13:0 (3:0) Tajlando
2416-a de junio 2019, 15:00 h en Nico
Svedujo5:1 (3:0) Tajlando
2516-a de junio 2019, 18:00 h en Parizo
Usono3:0 (3:0) Ĉilio
3520-a de junio 2019, 21:00 h en Havro
Svedujo0:2 (0:1) Usono
3620-a de junio 2019, 21:00 h en Renno
Tajlando0:2 (0:0) Ĉilio

Finala etapo

OkonfinaloKvaronfinaloDuonfinaloFinalo
              
22-a de junio - Nico      
  Norvegujo  1 (4)pp
27-a de junio - Havro
  Aŭstralio  1 (1) 
  Norvegujo  0
23-a de junio - Valencieno
   Anglujo  3 
  Anglujo  3
2-a de julio - Liono
  Kameruno  0 
  Anglujo  1
23-a de junio - Havro
   Usono  2 
  Francujo  2pl
28-a de junio - Parizo
  Brazilo  1 
  Francujo  1
24-a de junio - Reims
   Usono  2 
  Hispanujo  1
7-a de julio - Liono
  Usono  2 
  Usono  2
25-a de junio - Montpellier
   Nederlando  0
  Italujo  2
29-a de junio - Valencieno
  Ĉinujo  0 
  Italujo  0
25-a de junio - Renno
   Nederlando  2 
  Nederlando  2
3-a de julio - Liono
  Japanujo  1 
  Nederlando  1pl
22-a de junio - Grenoblo
   Svedujo  0 Je tria loko
  Germanujo  3
29-a de junio - Renno6-a de julio - Nico
  Niĝerio  0 
  Germanujo  1  Anglujo  1
24-a de junio - Parizo
   Svedujo  2   Svedujo  2
  Svedujo  1
  Kanado  0 

pp venko post punpiedobatoj

pl venko post plilongigo

Referencoj

Eksteraj ligiloj