Virina Futbala Mondpokalo

Tiu ĉi artikolo priskribas la Virinan Futbalan Mondpokalon. Pri la Vira Futbala Mondpokalo vidu la artikolon Futbala Mondpokalo.

La Virina Futbala Mondpokalo, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA, nacilingve ekzemple angle FIFA Women's World Cup, germane FIFA Frauen-Weltmeisterschafthispane Copa Mundial Femenina de la FIFA, estas turniro por naciaj teamoj de futbalo. Per ĝi ekde la jaro 1991 ĉiun kvaran jaron troviĝas la monda ĉampiona nacia teamo de virina futbalo. La evento okazas simile al la Vira Futbala Mondpokalo, sed ĉiam unu jaron pli poste.

Virina Futbala Mondpokalo
emblemo
futbala konkurso • monda ĉampionkonkurso
BranĉojVirina Futbala Mondpokalo 1991
Virina Futbala Mondpokalo 1995
Virina Futbala Mondpokalo 1999
Virina Futbala Mondpokalo 2003
Virina Futbala Mondpokalo 2007
Virina Futbala Mondpokalo 2011
Virina Futbala Mondpokalo 2015
Virina Piedpilkada Mondopokalo 2019
Virina Futbala Mondpokalo 2023
• 2027 FIFA Women's World Cup
• 2031 FIFA Women's World Cup
• 2035 FIFA Women's World Cup
• 2039 FIFA Women's World Cup vd
Fondita en16-a de novembro 1991
En TTTOficiala retejo vd
vdr
Virina Futbala Mondpokalo
angle FIFA Women's World Cup
organizanto FIFA
organizita ekde 1991
teamoj 24
nuna ĉampiono Flago de Usono Usono
rekorda ĉampiono Flago de Usono Usono (4-foje ĉampiono)
rekorda futbalisto plej multaj matĉoj:
Kristine Lilly (30 matĉoj)

plej multaj goloj:
Marta (17 goloj)

La actuala ĉampiono estas Usono. La turniro de 2023 okazas en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, partoprenas 32 teamoj.

Regularo

Kvalifikiĝo

Por rajti je partopreno de la ĉampioneco, la naciaj teamoj devas sukcesi en kvalifikiga kontinenta turniro. Dum en la plej multaj kontinentaj konfederacioj de la tutmonda asocio FIFA, la koresponda kontinenta ĉampionado samtempe estas la kvalifikigo por la monda ĉampionado, la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1999 organizas apartan kvalifikigan turniron (en la monda ĉampionado de 1991 kaj 1995 la koresponda eŭropa ĉampionado ankoraŭ estis la kvalifikiga turniro). La nacia teamo de la gastiganta lando aŭtomate kvalifikiĝas je partopreno de la ĉampionado pri la monda pokalo. La unuopaj kontinentaj konfederacioj laŭ la antaŭa sukceso de siaj teamoj havas malsaman nombron de partoprenorajtaj teamoj: Eŭropo laŭ la stato de la jaro 2011 havas kvin partoprenantajn naciajn teamojn, kaj Nordameriko (CONCACAF) respektive Azio (AFC) havas po 2,5 teamojn - la triarangaj teamoj de la nordamerika kaj de la azia kontinentaj ĉampionadoj matĉe komparas siajn fortojn kaj la gajnanto de la du matĉoj inter tiuj du teamoj (unu matĉo en Nordameriko, la alia en Azio) ricevas la kvinan ĉampionadan partoprenolokon de la du kontinentoj kune. Sudameriko (CONMEBOL) kaj Afriko (CAF) havas po du partoprenolokojn, kaj Oceanio (OFC) unu.

Turniro

La 15 kvalifikiĝintaj teamoj kaj la teamo de la antaŭe nomumita gastiganta lando en proksimume trisemajna turniro konkuras pri la monda pokalo kaj do pri la titolo de monda ĉampiono. En la unua parto (grupa fazo de la turniro), la teamoj plejparte hazarde dividiĝas al kvar grupoj, en kiu ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu alia. La po du plej bonaj teamoj avancas al la dua parto, en kiuj komence la ok teamoj estas parigataj laŭ certaj reguloj ("kvaronfinalo"), poste la kvar venkaj teamoj ree estas parigataj ("duonfinalo") kaj la du venkaj teamoj el tio en "finalo" decidas pri la pokala titolo, do la du malvenkaj teamoj el la duonfinalo matĉe decidas pri la tria pozicio de la turniro.

En la unua turnira parto venko de unuopa matĉo rezultigas tri poentojn, sama nombro da goloj en matĉo donas po 1 poenton al ĉiu el la du samfortaj teamoj. Se post ĉiuj matĉoj de la unua parto iuj teamoj havas saman poentonombron kaj maleblas decidi, kiu el ili avancos al la dua turnira parto, ekzistas pluraj kriterioj laŭ kiuj elkalkuliĝas favorata teamo.

Ĝisnunaj partoprenintaj teamoj

plej bona rezulto de unuopaj naciaj teamojnombro da partoprenoj en la dua turnira parto

En la ĝis nun ok okazigitaj pokalaj turniroj partoprenis sume 36 naciaj teamoj. La sekva tabelo montras, en kiu jaro unuopa teamo unuafoje partoprenis la duan turniran parton:

1991  Brazilo  Ĉinio  Danio  Germanio
   Italio  Japanio  Novzelando  Niĝerio
   Norvegio  Svedio  Tajvano  Usono
1995  Aŭstralio  Anglio  Kanado 
1999  Ganao  Meksiko  Nord-Koreio  Rusio
2003  Argentino  Francio  Sud-Koreio 
2007neniuj unuafojaj partoprenintoj
2011  Ekvatora Gvineo  Kolombio  
2015  Ebur-Bordo  Ekvadoro  Hispanio  Kameruno
   Kostariko  Nederlando  Svislando  Tajlando
2019 Ĉilio  Jamajko Skotlando  Sud-Afriko
2023 Filipinoj Haitio Irlando Maroko
  Panamo Portugalio Vjetnamo Zambio

La turniroj en superrigardo

jarogastiganta landofinalomatĉo pri la 3-a pozicio
ĉampionorezulto2-a pozicio3-a poziciorezulto4-a pozicio
1991Ĉinio  Usono2:1  Norvegio  Svedio4:0  Germanio
1995Svedio  Norvegio2:0  Germanio  Usono2:0  Ĉinio
1999Usono  Usono0:0 pl
5:4
 Ĉinio  Brazilo0:0 pl
5:4
 Norvegio
2003Usono  Germanio2:1
post "ora golo"
 Svedio  Usono3:1  Kanado
2007Ĉinio  Germanio2:0
 Brazilo  Usono4:1  Norvegio
2011Germanio  Japanio2:2 pl
3:1
 Usono  Svedio2:1  Francio
2015Kanado  Usono5:2  Japanio  Anglio1:0 pl  Germanio
2019Francio  Usono2:0  Nederlando  Svedio2:1  Anglio

Listo de ĉampionaj teamoj

poziciolandonombro de pokalvenkojturniroj
1.  Usono31991, 1999, 2015
2.  Germanio22003, 2007
3.  Japanio12011
 Norvegio11995

"Eterna pokala tabelo"

La "Eterna pokala tabelo" estas statistika resumo de ĉiuj turniraj matŝoj. Venko de matĉo en ĝi kalkulatas tri poentojn, sama nombro da goloj post matĉo donas al ĉiu teamo po unu poenton. La jen montrata tabelo havas la staton de majo 2011:

pozicio
nacia teamo
turniraj partoprenoj
matĉoj
venkoj
sendecide
malvenkoj
golojpoentoj
1.  Usono530243384:2575
2.  Germanio528203584:2763
3.  Norvegio528192775:3659
4.  Ĉinio524135648:2544
5.  Svedio523132846:2841
6.  Brazilo522123746:3439
7.  Kanado41543825:3915
8.  Rusio2840416:1412
9.  Anglio2832314:1511
10.  Japanio516321113:4011
11.  Italio2731311:810
12.  Nord-Koreio31031612:1710
13.  Danio414311019:2610
14.  Niĝerio516221214:488
15.  Aŭstralio41314818:327
16.  Francio131112:34
17.  Ganao391176:294
18.  Tajvano141032:153
19.  Sud-Koreio130031:110
20.  Meksiko130031:150
21.  Novzelando260061:200
22.  Argentino260062:330

Rekordaj turniraj partoprenantinoj

Pozicionomolandomatĉojturniraj partoprenoj
1Kristine Lilly  Usono305
2Julie Foudy  Usono244
3Joy Fawcett  Usono234
Mia Hamm  Usono234
5Bente Nordby  Norvegio224
Birgit Prinz  Germanio224
Hege Riise  Norvegio224
Bettina Wiegmann  Germanio224
9Sun Ŭen  Ĉinio204
10Briana Scurry  Usono194
Notoj:

Rekordaj trejnistoj

Pozicionomolandomatĉojprizorgataj teamojturniraj partoprenoj
1Even Pellerud  Norvegio21Norvegio (12), Kanado (9)4 (1991, 1995, 2003, 2007)
2Marika Domanski Lyfors  Svedio14Svedio (10), Ĉinio (4)3 (1999, 2003, 2007)
3Gero Bisanz  Germanio12Germanio2 (1991, 1995)
Tony DiCicco  Usono12Usono2 (1995, 1999)
Juanam Ma  Ĉinio12Ĉinio2 (1995, 1999)
6Tina Theune  Germanio10Germanio2 (1999, 2003)
7Keld Gantzhorn  Danio8Danio2 (1991, 1995)
Jurij Bijstricki  Rusio8Rusio2 (1999, 2003)
9Tom Sermanni  Aŭstralio7Aŭstralio2 (1995, 2007)
Tamotsu Suzuki  Japanio7Japanio2 (1991, 1995)

Plej altaj venkoj

Platzvenkintomalvenkintorezultojaroturnira parto
1GermanioArgentino
11:0 (5:0)
2007unua parto
2NorvegioNiĝerio
8:0 (2:0)
1995unua parto
SvedioJapanio
8:0 (6:0)
1991unua parto
4UsonoTajvano
7:0 (4:0)
1991kvaronfinalo
NorvegioKanado
7:0 (3:0)
1995unua parto
ĈinioGanao
7:0 (3:0)
1999unua parto
7BraziloMeksiko
7:1 (5:1)
1999unua parto
UsonoNiĝerio
7:1 (6:1)[S 1]
1999unua parto
NorvegioKanado
7:1 (2:1)
1999unua parto
GermanioRusio
7:1 (1:0)[S 2]
2003kvaronfinalo
NorvegioSudkoreio
7:1 (4:0)
2003unua parto
12GermanioMeksiko
6:0 (2:0)
1999unua parto
JapanioArgentino
6:0 (2:0)
2003unua parto
notoj:

Eksteraj ligiloj