Walther Meissner

Fritz Walter MEISSNER (Berlino, 16-a de decembro 1882 - Munkeno, 16-a de novembro 1974) estis germana fizikisto.

Walther Meissner
Persona informo
Walther Meißner
Naskiĝo16-an de decembro 1882 (1882-12-16)
en Berlino
Morto16-an de novembro 1974 (1974-11-16) (91-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvojgermana vd
LoĝlokoGermanio vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materTeknologia Universitato MunkenoHumboldt-Universitato en BerlinoTeknologia Universitato Berlino vd
Profesio
Okupofizikistoinĝeniero • universitata instruisto vd
Laborkampofiziko vd
Aktiva enMunkeno vd
Doktoreca konsilistoMax Planck vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Meissner studis en Berlino maŝinkonstruadon kaj fizikon estante lernanto de Max Planck. Post tiuj studoj li eklaboris en la Physikalisch-Technische Reichsanstalt.

Ekde 1922 ĝis 1925 li konstruis la trian plej grandan likvigilon de heliumo de la mondo. En 1933 li malkovris la nomitan Efiko Meissner, nome la malapero de ĉia magneta kampo en la interno de superkonduktoro. Unu jaron poste li estis nomumita direktoro de la departemento de teknika fiziko en la Teknologia Universitato Munkeno. Post la Dua Mondmilito li estis elektita la unua prezidanto de la Sciencakademio de Bavario. En 1946 li iĝis direktoro de la unua dividaĵo de la komisiono de esplorado de la Akademio pri fiziko je malaltaj temperaturoj. La laboratorioj en kiuj li laboris estis en la urbo Herrsching am Ammersee ĝis 1965, kiam ili estis translokigitaj al Garching. Walter Meissner mortis en Munkeno en 1974.

Eksteraj ligiloj