Wiesendangen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wiesendangen (stacidomo).
Wiesendangen
Blazono de Wiesendangen
Vilaĝa centro de Wiesendangen laŭlonge de la rojo Wiesenbach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoVinterturo
Koordinatoj 47° 31′ 21″ N 8° 47′ 28″ O / 47.52250 °N, 8.79111 °O / 47.52250; 8.79111 (mapo) 8° 47′ 28″ O / 47.52250 °N, 8.79111 °O / 47.52250; 8.79111 (mapo)
Nombro de loĝantoj4466
Areo9,68 km²
Alteco469 m super marnivelo
Poŝtkodo8542
Komunumkodo0229
vdr

Pri la komunumo

Wiesendangen estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al Wiesendangen apartenas ankaŭ la periferiaj setlejoj Attikon, Buch kaj Menzengrüt.

Geografio

Preĝejo de Wiesendangen
Fajrobrigadejo de Wiesendangen

Wiesendangen situas oriente de la urbo Vinterturo en iama marĉlando, kiu nun estas agrikulture utiligita. La komunumo apartenas al la Zurika Vinlando, pri kio atestas la vitejoj je la suda flanko de la montetoj sur la komunuma teritorio. Tra la centro de la vilaĝo kun sia bone konservita historia kerno fluas la rivereto Wiesenbach.

Trafiko

La stacidomo Wiesendangen de la Svisaj Federaciaj Fervojoj situas ĉe la trajnlinio de Fraŭenfeld al Vinterturo kaj estas servita de la regionaj trajnlinioj S8 kaj S30 de la Zurika Trafik-Unio. Wiesendangen ankaŭ havas aliron al la svisaj aŭtovojoj A1 kaj A7.

Historio

La nomo Wiesendangen etimologie ne rilatas al la germana vorto Wiese (esperante herbejo) sed devenas de la vorto Wisent por eŭropa bizono. En la unua skriba mencio de la komunumo el la jaro 804 oni legas latine: "in loco, qui dicitur Wisuntwangas" [loko nomita Wiesendangen]. En la 9-a jarcento la plej granda bienposedanto en Wiesendangen estis la Monaĥejo Sankt-Galo. Tiu posedaĵo tamen plurfoje ŝanĝis la posedanton al diversaj nobelaj familioj, ĝis finfine en la 15-a jarcento la tuta komunumo venis sub regado de la urbo Zuriko.

Asteroido Wiesendangen

La planedeto 144096, kiu estis malkovrita la 23-an de januaro 2003 de la astronomo Markus Griesser portas honore al lia hejmkomunumo la nomon Wiesendangen.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj