Windows Phone

Windows Phone (mallongigo: WP) estas aro da operaciumoj por plurfunkciaj telefonoj kreita de Microsoft. Ĝi estas posteulo de la operaciumo Windows Mobile, kun kiu ĝi tamen ne estas kongrua[2]. Kreante Windows Phone, Microsoft ellaboris novan interfacon nomatan Modern (antaŭe konatan sub la nomo Metro)[3]. Malkiel Windows Mobile, la nova operaciumo unuavice celas la merkaton ne de entreprenistoj, sed, konsumantoj[4]. La unua tiutipa operaciumo estis Windows Phone 7 prezentita la 8-an de oktobro 2010[5].

Windows Phone
Logotipo de Windows Phone


Evoluiganto:Microsoft
Familio:Windows
Fonta kodo:fermita kodo
Lasta versio:12-a de junio 2014: 8.1 (8.10.12397.895[1]
Kernotipo:monolita (Windows CE en Windows Phone 7)
hibrida (Windows NT) en Windows Phone 8
Apera dato:8-a de novembro 2010 (Nord-Ameriko)
Licenco:MS-EULA
Subteno:aktiva
Retpaĝo:windowsphone.com
vdr

Referencoj