Zalalövő

Hungaria urbo

Zalalövő [zalalovO] estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La loknomo signifas: Zala (rivero)-pafisto (tiam en senco sagisto).

Zalalövő
Hungaria urbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo8999
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro2 736  (2023) [+]
Loĝdenso52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 16° 35′ O (mapo)46.84638888888916.585277777778 [+]
Areo52,64 km² (5 264 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Zalalövő (Hungario)
Zalalövő (Hungario)
DEC
Situo de Zalalövő

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zalalövő [+]
vdr
Iama kamparana domo en Zalalövő

Situo

Zalalövő situas sur la bordoj de Zala (rivero), laŭ ĉefvojo Mosonmagyaróvár-Rédics, laŭ fervojo Budapeŝto-Slovenio, 20 km okcidente de Zalaegerszeg.

Aerfoto de Zalalövő

Historio

Zalalövő estas loĝata ekde la antikvo, ĉar nur tie estis trapasejo tra la rivero Zala, ĉirkaŭita de marĉoj. Ĝia romia nomo estis Salla, poste sensignifiĝis kaj iĝis forlasita urbo.

La skribita historio estas konata ekde 1352 tiam en formo de Luuew. La nomo aludas je sagopafistoj, kiuj servis en la limregionoj dum la mezepoko.

Ĝi transformiĝis en la turka epoko je fortikaĵo, gardis tie 6 rajdistoj kaj 20 infanterianoj. Ilia tasko estis la defendo de la ŝtona ponto super la rivero Zala. La komunumo iĝis pli poste kampurbo regiona centro kun vigla komerca trafiko. En 1863 iĝis konata kiel Zala-Lővő.

La hodiaŭa komunumo estiĝis per alligo de Zalapatak, Zalamindszent kaj Pusztaszentpéter en 1925. Oni alligis en 1981 Budafa (konata pro naftokampoj). La komunumo estis deklarita je urbo en 2000.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Zalalövő naskiĝis:

Ĝemelurboj

Komunumoj pri lövő (= pafisto) en Hungara reĝlando

En la frua mezepoko la pafistoj estis sagistoj.

EgerlövőHorvátlövőLövőLövőpetriNyírlövőZalalövő

Eksteraj ligiloj